LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La spuroj de la recentralizado

Ja la Guglo-grafikaĵo kiun prezentas Gorka en sia blogo estas okulfrapa kaj eksterordinare taŭga por grafike ekzempli kaj evidentigi la sekvon de la vizaĝlibroj kaj ĝenerale de la FbT-modelo (ensociiĝo per Facebook kaj Twitter). Ĉi-matene mi trovis la saman grafikaĵon, ligita de David de Ugarte, kun kelkaj notoj pri la fakto kiun ĝi evidentigas kaj kun la demando: Ĉu vi pensas ke ĝi koncernas nur la eŭskan?.

Post legi la etafiŝon de David tiu ĉi demando ŝvebadis en mia kapo. Tial fininte kelkajn farendaĵon mi ekludis per Guglo kaj per serio da komunaj partikuloj en kelkaj lingvoj kiujn mi regas: Hispana kaj Esperanto, kaj en aliaj kiujn mi vere malmulte regas: Eŭska kaj Angla.

La ludo estas tre simpla. Ĝi konsistas en preni tri komunajn partikulojn en ĉiu lingvo, doni ilin al Guglo kaj peti al ĝi montri la grafikaĵon respondan al tempoperiodo indikita de mi (2000-2010 kaj foje ĵeti rigardon en la jaron 2010). Jen la partikuloj kiujn mi elektis por ĉiu lingvo:

Hispana Esperanto Eŭska Angla
y, las, es kaj, la, estas eta, edo, da and, the, is



Mia elektado de komunaj partikuloj ne baziĝas sur profundaj lingvaj konoj kaj tial ili povas ne esti la plej trafaj. Sed malgraŭ tio, la grafikaĵoj donitaj de Guglo ŝajnis al mi multege interesaj kaj eĉ pli kiam mi ekserĉis la rakonton malantaŭ la grafikaĵoj. Tial mi prezentos ilin unu post la alia kune kun ilia rakonto.

Ni komencu per la Eŭska kiun dank’ al Gorka mi havas ĉemane, bone ĉekomputile :-).

En oktobro la jaron 2008 oni anoncas la baldaŭan lanĉon de Facebook en la Eŭska. Tiu lanĉo okazas kadre de antaŭenpuŝo de la lingvoj kunoficialaj en la ibera ŝtato kaj dank’ al la sukceso de portalo inter la hispanparolantoj, kiuj jam superas la 12 milionojn da registriĝoj en Facebook.

En 2009 La Societo de Euŝkaj Studoj, Eusko Ikaskuntza, instigas la eŭskoparolantojn uzi la Eŭskan en la novaj sociaj retoj kreitaj en Interreto. Fine de la sama jaro Tuenti anoncas la lanĉon de sia TTTejo en la Eŭska inter aliaj lingvoj.

La progreso kaj populariĝo de la vizaĝlibroj kaj Twitter, tio estas, la FbT-modelo, iras ŝultron ĉe ŝultro kun la malpliiĝo de la Eŭskolingvaj enhavoj en la TTTo. ĉu nura hazardo? ni daŭrigu la ludon…

Nia sekva haltejo prezentas al ni la grafikaĵon kiun donas al ni Guglo per la komunaj partikuloj en Esperanto. La rakonton malantaŭ tiu ĉi grafikaĵo mi bone kaj detale konas. Vidu ni la grafikaĵon:

En Esperantio la fenomeno de blogoj firmiĝas en la jaro 2003. Fine de tiu jaro ekzistis pli ol dek esperantlingvaj blogoj. La kresko estas tre rapida kaj jam la jaron 2005 publikiĝas listoj kun pli da 100 blogoj en Esperanto.

En februaro de 2005 naskiĝas la unua planedo de blogoj en esperanto.

Fine de 2007 Ipernity decidas oferti siajn servojn en Esperanto. Tiu ĉi decido estas ricevita kun entuziasmo kaj ne mankas laŭdoj al Ipernity..grava retejo..granda retejo.

Ipernity estas centralizita servo kiu ofertas la eblon publikigi fotojn, filmetojn, kaj sondosierojn. Ja Ipernity ofertas al ĉiu uzanto la eblon havi blogon, sed la blogoj en Ipernity perdas ĉefrolecon kaj ili devas konkuri kun fotoj kaj grupoj. Sed aparte la blogoj perdas ĉefrolecon en Ipernity favore al karakteriza opcio lasi komentojn en la ĉefpaĝo de aliaj uzantoj. ĉu la muro de Ipernity?

Jam fine de la jaro 2009 la populariĝo de la FbT-modelo en Esperantio estas nepridubebla: 2205 esperantistoj en Ipernity, pli ol 5000 membroj en la Esperanto-grupo en Facebook, kaj la agadoj kiuj antaŭe artikiĝis precipe per blogoj komencas disvolviĝi en Twitter. Tiu ĉi subita populariĝo de la FbT-modelo en 2009 ja valorigas ĵeti rigardon en tion kio okazas rilate la Esperantlingvajn enhavojn en la jaro 2010:

La populariĝo de la FbT-modelo kaj la malpliiĝo de la enhavoj plian fojon fariĝas vojaĝantkunuloj….daŭrigu ni la ludon…

La ceterajn du grafikaĵojn, apartenantajn al la Hispana kaj la Angla, mi prezentos kune. Tuj ni vidos la kialon.

Jes, la du grafikaĵoj montras kontinuan kreskadon rilate enhavojn. Ĉu la FbT-modelo ne havis sekvojn en Hispanlingvio kaj Anglolingvio? ĉu konfirmiĝas tio pri kio atentigas David kaj okazis retropaŝo al la diferenco inter «familia» lingvo por mallongaj mesaĝoj, festoj kaj proksimaj kontaktoj kaj «serioza» lingvo por alparoli la mondon. Jes tutcerte tio ne malmulte «kulpas». Sed nur tio?.

Mi trovas interesajn faktojn en la respondo al tiu ĉi demando: Kiu kreas la enhavojn?. En la respondo al tiu ĉi demando eble troviĝas la ŝlosilo pri la diferenco inter la unuaj du grafikaĵoj kaj la du lastaj. La Eŭska y Esperanto dependas pli de unuopuloj kaj malgrandaj komunumoj kiuj armitaj per blogoj kaj siaj propraj retejoj inundas la Interreton per novaj enhavoj. Male, la Hispana kaj la Angla kalkulas je la ekzisto de multaj nodoj apartenantaj al la puzlomondo, tio estas, al la mondo de la malcentralizitaj retoj. Mi celas la ĵurnalojn, novaĵagentejojn kaj aliaj iloj en kiuj unuopuloj povas nur partopreni. La iloj de la FbT-modelo celas unuopulojn kaj iusence la adopto de iloj de la FbT-modelo egalas al senarmiĝo kaj submetiĝo al la kulturo de la apogo kaj la partopreno. Kaj tio ĉi evidente havas sekvojn rilate la enhavojn de tiuj lingvoj kiuj trovas multajn el siaj uzantoj senarmiĝintaj kaj submetiĝintaj al la ŝati/ne ŝati kaj al la 140 karaktroj. Jen kial la populariĝo de la FbT-modelo, tio estas, la recentralizado de la TTTo, havas pli grandan sekvon en lingvoj kies enhavoj dependas pli de unuopuloj.

La karakteriza elemento de la distribuitaj retoj troviĝas en la interago, tio estas, en la proponkapablo de ĉiu nodo. Ĝuste tiun ĉi elementon oni perdas adoptante centralizitajn servojn kiel la vizaĝlibrojn, Twitter kaj aliajn ilojn de partopreno kiel Vikipedio.

Resume, la FbT-modelo (ensociiĝo per Facebook + twitter) egalas al senarmiĝo kaj al perdo de la proponkapablo, alivorte: recentralizado aŭ paso de distribuita strukturo al alia centralizitamalcentralizita. Tio ĉi havas pli grandan sekvon en la enhavoj de la lingvoj kun mapli da nodoj en la malcentralizita mondo kaj kompreneble en la naskiĝo de konversaciaj komunumoj kies disvolviĝo dependas de la interago.

Tiu ĉi rakonto malantaŭ la grafikaĵoj ja povus nomiĝi «La spuroj de la recentralizado».

«La spuroj de la recentralizado» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 8 de Diciembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.