LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La strategio de la Indjoj por la nova jaro

Tri aksoj: Disponigi spacon al proksimuloj por kontribui kaj kunlabori, kunprodukti kun pli da personoj kaj provizi integran edukadon por bona vivo.

indianos1
Hieraŭ ni havis tre intensan matenon dum kiu ni kunsidis kun Juan. Ni celis ĝisdatigon pri lastaj konversacioj kaj temoj kaj pridiskuti la lanĉon de nia plano por la venonta indjana jaro (kiu komenciĝas la 2an de oktobro, ĝi estas la dek tria datreveno de la fondo de la Indjoj). Alproksimiĝas ŝanĝoj sed plej grave ni ĝuas renovigitan kuraĝon. Ni ne plu penas por atingi iun lokon meze de la ŝtormo. Ĝi jam pasis. Kaj superinte la ŝtormon ni malkovris kelkajn aferojn:

  1. Plej grava el ili: multaj scivolemaj, esploremaj kaj valoraj homoj identigas sin kun ni kaj kun tio kion ni celas. Ni devas disponigi al ili spacon por kontribuo kaj kunagado ĉar ni volas kundividi kun ili nian veton por la komunumo kaj la abundo.
  2. Spite tion ke nun ni laboras super novaj konsultoprojektoj kies plenumon ni tre ĝuas, la laboro kiu plej kontentigis nin dum la lasta jaro estis tiu kiun ni faris kun aliaj entreprenoj kaj amikoj laŭ la logiko de la Rekta Ekonomio. Daŭrigi tiun laborlinion, krei produktojn kunlabore kun aliaj por ĝenerala publiko kaj enmerkatigi ilin, estas la perspektivo kiu plej iluzias nin rigarde al la nova jaro. Ni jam delonge prilaboras la bazon por impulsi tiun sperton kaj ampleksigi ĝian atingon. Dum tiu ĉi jaro ni devus jam komenci estigi la unuajn rezultojn.
  3. Ni ne estas la ununuraj kiuj konscias pri tio ke la ĝisnuna kreskomodelo ne plu funkcias kaj ke la alternativoj estas malkresko aŭ radikala ŝanĝo. Tio, kion ni lernis dum tiu ĉi jaro, estas ke se ni volas impulsi tiun radikalan ŝanĝon, impulsi kulturan ŝanĝon estas fundamente kaj por tio oni devas veti por impulso de nova tipo de edukado kiu provizu «integran edukon kongruan kun la bona vivo». Ju pli la universitato fariĝas centro de trejnado kies nura celo estas redukti la kostojn kaj neefikecon de la makroentreprenoj, ju pli fariĝas evidente ke la vakuo de lernejo por plurspecialistoj, kiu permesu akiron de profunda filozofia kaj praktika bazo al personoj kies deziro ne estas fariĝi funkciuloj de korporacio sed «fari al si vivon» ekonomian kaj ekpartopreni en la merkato memstare aŭ komunume.

pato laqueadoHieraŭ ni komencis pli detale disvolvi tiujn ĉi tri ideojn kaj, plej grave, konstrui ilian materiiĝon per horizonto de konkretaj agoj. Ni volas danki la konversaciojn kun la amikoj de la Matriz en kaj ekster la blogo ĉar ili estis valoregaj. Kvankam ni ankoraŭ ne havas «precize detalan planon» dank’ al la hieraŭa kunsido ni ja havas unu unuan malneton kiu evoluos per konkretaj agoj ekde oktobro. Kiam ni finis, ni estis tiom feliĉaj ke ni iris celebri tion manĝante du bongustajn rostitajn pekinajn anasojn kaj paroli kun Juan pri tre varia gamo de aferoj rilate liajn lastajn afiŝojn kaj liajn venontajn librojn.

Kio sekvas nun?

Unua haltejo: Somero 2015, la ekirpunkto de nova jaro, la prezento de la ideoj kaj unuaj konkretaj planoj por plenumo de la tri supre skizitaj aksoj. Ne preterlasu la okazon! Rezervu jam vian lokon!!

«La strategio de la Indjoj por la nova jaro» recibió 1 desde que se publicó el viernes 4 de septiembre de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.