LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La tri vojoj de la Esperantista estonteco

La mesaĝo de la dokumentaj filmoj kaj la novaĵoj pri la Esperanto-Movado estas korŝira. Sed la kraŝo de la antikvaj esperantistaj idealoj kaj ilia socia ostaro ne estas la fino de la Esperantista socia fenomeno. La nombro da lernantoj kreskas en la reto tagon post tago. Novaj idealoj kaj vojoj malfermiĝas en la distribuita kaj samtavola mondo.

1909 Universala Kongreso

  1. La finvenkista vojo. Unuigita el la tradiciaj organizaĵoj de la Esperanto Movado, ĝi estas la granda viktimo de la «kraŝo de la centro» kiu karakterizas la soron de la distribuita mondo. Kvankam la fino de la idealista celo de universala helpa lingvo ne estas la fino de la Esperanto, la generacia maljuniĝado kaj la daŭra nostalgio mortigas ĝiajn ŝancojn por kompreni la novan mondon kaj disvolviĝi.
  2. La novnaciista vojo kiel tiu el la e-civitana rigardo. Ĝi estas pensi la esperantan parolantuĵon kiel nacian imagitan komunumon: la Esperantio. Prave, raŭmismo estas postmoderna… sed ankaŭ universalista: ĝi heredas ĉiujn limojn de la naciistaj rigardoj sen la forteco donata de teritoria rego nek ekonomia aŭtonomia sistemo. Ĝi estas apartiĝemista, kaj kiel aliaj apartiĝemismoj ĝi estas tiel limigita de la komunuma imagado kiel limiganta la elvolvigado de pravaj komunumaj rilatoj.
  3. Samtavola (P2P) vojo: Depostuli Esperanton kiel liberan programaron por pensi kaj diskuti. Ĝi ne estas nur metaforo: hodiaŭ, kun la soro de novaj vojoj por lerni kaj paroli esperanton, por enterpreni en esperanto kaj por rilati kun aliaj parolantoj, la plej granda parto de la novaj parolantoj ne moviĝas pro la pacifistaj idealoj de la finvenkista zamenhofa movado, ankoraŭ iuj kundividas ĝin. La soro de la distribuita komunikado kaj de la samtavola produkado faras repensi Esperanton kiel parto de la komunaĵo, kiel libera programaro, kun «disvolviĝantaj komunumoj» kaj «kumunumaj uzoj» kiuj ne povas rigardi sin en la nostalgia finvenkismo kaj postulas novajn ofertojn kaj rilatojn kun la tradiciaj, historiaj, kluboj kaj kongresoj.

Sed, kvankam la samtavola pensado estas difinita, malsama kaj propra vojo, ĝi devas lerni kaj ne rekte malakcepti la aliajn vojon kaj la lecionojn de iliaj historioj.

Kion ni povas lerni el finvenkismo?

  1. La esperantismo havas tre grandan resiliencon: ĝi supervivis du mondomilitojn kaj grandajn socian transformiĝojn dum pli ol cent dudek jaroj.
  2. La grandaj venkoj de la Esperanto movado ne estis ligitaj al grandaj originalaj politikaj celoj, sed al la kreado de grandaj kulturaj projektoj (vortaroj, literaturaj renkontiĝoj, ktp).
  3. La antikvaj retoj de korespondado estis avangardaj, longe antaŭ la Inter-reto kaj samtavolaj formoj. Ili estis artikitaj de kluboj, asocioj, federacioj kiuj hodiaŭ povus evolui al la modelo de la fondaĵoj de la libera programaro.

Kion ni povas lerni el raŭmismo?

  1. La raŭmismo tre bone komprenis ke la ŝlosiloj de la esperanta resilienco estis la grado de kompromiso necesa por bone lerni la lingvon. Ĉi tio estas la plej granda forto de la tuta esperantista movado.
  2. Kompromiso, komunumo kaj scio, estas tri vizaĝoj de la sama procezo, kaj la tri rilatas kun la naskiĝo de novaj identecoj. La estonteco de la esperantaj komunumoj ne estas malsama al la estonteco de kelkaj aliaj komunumoj starantaj sur scio.
  3. Tiuj komunumoj estas necese transnaciaj, sennaciaj kaj eĉ kontraŭnaciistaj en mondo kiu estas ne nur en transformiĝado sed ankaŭ en malkomponiĝo.

Konkludo

La mesaĝo de la dokumentaj filmoj kaj la novaĵoj pri la Esperanto-Movado estas korŝira. Sed la kraŝo de la antikvaj esperantistaj idealoj kaj ilia socia ostaro ne estas la fino de la Esperantista socia fenomeno. La nombro de lernantoj kreskas en la reto tagon post tago. Novaj idealoj kaj vojoj malfermiĝas en la distribuita kaj samtavola mondo.

«La tri vojoj de la Esperantista estonteco» recibió 1 desde que se publicó el Sábado 14 de Julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.