LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La Veimara Triangulo renkontiĝas rigarde al Bratislavo

La diskuttemoj, proksimeco kaj nehazarda koincido kun intensaj diplomatiaj kontaktoj disvolviĝantaj dise tra Eŭropo ligas la renkontiĝon de la Viemara Triangulo kun la kunveno de la Eŭropa Konsilio okazonta la 16-an de septembro en Bratislavo.

La diskuttemoj, proksimeco kaj nehazarda koincido kun intensaj diplomatiaj kontaktoj disvolviĝantaj dise tra Eŭropo ligas la renkontiĝon de la Veimara Triangulo kun la kunveno de la Eŭropa Konsilio okazonta la 16-an de septembro en Bratislavo.

La germana ministro pri eksterlandaj aferoj, Frank-Walter Steinmeier, bonvenigis siajn polan kaj francan kolegojn proksime de la urbo Weimar la 28-an de aŭgusto. La triopo renkontiĝis kie la Veimara Triangulo estis fondita antaŭ 25 jaroj kun la celo impulsi la kunlaboron inter la tri landoj. Ĉi-foje la diskuttemoj, proksimeco kaj nehazarda koincido kun intensaj diplomatiaj kontaktoj disvolviĝantaj dise tra Eŭropo ligas la renkontiĝon de la Veimara Triangulo kun la kunveno de la Eŭropa Konsilio okazonta la 16-an de septembro en Bratislavo.

La ministroj pridiskutis la Briteliron, la migran krizon, terorismon, la orientan politikon de Eŭropo kaj la situacion en orienta Ukrainio. Ili ankaŭ subskribis komunan deklaron kiu parte tekstas jene: «Ni volas fortigi Eŭropan Union kaj la fundamentojn de la Eŭropa integriĝo, plibonigante ĝin kaj provante ĝian kapablon agi».

Hodiaŭ la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Francio kaj Pollando malfermas konferencon de germanaj ambasadoroj en Berlino.

«La Veimara Triangulo renkontiĝas rigarde al Bratislavo» recibió 1 desde que se publicó el Lunes 29 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.