LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Lernejo de Kundivid-ekonomio kaj Teorio de la komunaĵo: nova fazo

Enkonduka mallonga raporto por la resuma prezento de la ideoj naskiĝintaj el la debato pri la teoria esplorado kaj la estigado de samtavola (P2P) lernostrukturo

La debato de la lastaj monatoj pri la lerno- kaj esplorsistemo sub la p2p-produktadomaniero estis mirinde fruktodona. Ni atingis tre altvaloran klarecon de ideoj en la interbloga konversacio kun Jorge, Javier, Ester, Juanma kaj Juanjo kaj ankaŭ dank’ al multnombraj kontribuoj en komentoj. Klareco kiu ankaŭ ne estis fremda al nia propra interna debato kaj al la kontribuoj de nia Doĝo.

Ni pensas ke tiu ĉi vizio estas ververa trezoro kiun oni devas materiigi por ke ĝi reale kontribuu. Estas vico nun trovi tutmondajn p2p-ĉefecojn pretajn ĉefi kaj reliefigi tiujn ĉi ideojn farante ilin konkreta projekto, antaŭpaŝo al la atingo de fontoj por ĝia daŭrigeblo.

La unua paŝo estas klarigi simplamaniere la rezultojn de nia konversacio. Tial ni preparis mallongan raporton kiun vi povas elŝuti en PDF-formo aŭ antaŭrigardi ĉi-sube. La venonta paŝo -se ĉio iras glate- estos ĉeesta renkontiĝo post kelkaj monatoj kun la kontribuintoj, la tutmondaj eminentuloj en la medio de la p2p-esplorado kiuj unuiĝu por doni al ĝi impulson kaj la akademiaj kaj sociaj ĉefuloj pretaj artiki la daŭripovan disvolvon de la projekto.

https://lasindias.com/wp-content/uploads/2012/07/baza_informo.pdf

«Lernejo de Kundivid-ekonomio kaj Teorio de la komunaĵo: nova fazo» recibió 0 desde que se publicó el martes 3 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.