LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Lernu! sendube kaj certe estas subteninda sed ĉu ankaŭ liberiginda?

Ni ne nur kredas ke Lernu! kaj ties subtenantoj estas sendube subtenindaj sed ankaŭ konsideras ke ĝi estas liberiginda. Per tiu liberigo la projekto gajnus la resiliencon propran de la liberaj projektoj kaj ĝiaj povigaj sekvoj estos egalece disponeblaj por kiuj ajn lingvokomunumo kaj ties medio

En la nuna Esperantio «Lernu!» ne bezonas prezenton. Certe tre tre malmultaj respondus «ne» reage al jenaj demandoj «Ĉu vi lernis Esperanton per Lernu? Ĉu vi konas iun kiu lernis Esperanton dank’ al Lernu?»

Jes, ankaŭ ni lernis kaj ja tuj oni aŭdas pri lernado de Esperanto aŭ iu demandas al ni pri kiel lerni Esperanton en la Reto ni tuj konsilas al tiu viziti la «Lernu!»-retejon. Sed ni ne nur lernis per «Lernu!» sed ankaŭ atente kaj kun intereso sekvis ties evoluon dum la lastaj jaroj.

En la ties retejo legeblas kelkaj linioj pri la unuaj paŝoj de la projekto kaj ĝia naskiĝo

La ideo de «Lernu!» kiel lerno-medio naskiĝis ligite kun la unua Edukado@Interreto (E@I) seminario en Svedio en aprilo de 2000, kaj konkretiĝis oktobre 2001 dum la dua E@I, ankaŭ en Svedio. En julio 2002, la projekto ricevis subtenon de la fondaĵo ESF, kaj la paĝaro ekkreiĝis tiu-aŭguste. La lanĉo okazis kvar monatojn poste, en decembro 2002.

La subteno de ESF montriĝis decida por la evoluo, plibonigoj kaj ĝisdatigoj de la retejo en postaj jaroj. Dum tiuj postaj jaroj «Lernu!» kreskis al komunumo de pli ol 103.000 uzantoj kaj nun ĝi estas en 37 lingvojn. En malmultaj vortoj la projekto granda sukceso, brile plenumas sian celon kun nekalkulebla valoro por Esperanta komunumo.

Sed «Lernu!» ne nur estas plena sukceso sed ja avangardis en la kampo de la retaj iloj por sociaj retoj ĝuste ĉar ĝi transiris la misnomatajn sociajn retojn kiujn ni nomas vizaĝlibroj. Kaj «Lernu!» avangardis ĉar ne arogis al si esti la socia reto kiel multaj aliaj projektoj sed trafe komprenis sin kiel ilon por difinita socia reto, tio estas, la lernantoj de Esperanto.

En 2004 la premo kaj malakcepto de retaj uzantoj al agmanieroj de tiamaj plej konataj arogantoj (Orkut) sentiĝis klare kaj tiam ni antaŭvidis tiukampe paradigmoŝanĝon per eksplodo, tio estas, la apero de multaj agantoj kiuj provizas la servon en multaj lokoj kaj malsamaj kuntekstoj.

Plej klara kaj okulfrapa tiama ekzemplo estis «Lernu!». Jen kion ni tiam rakontis

El multaj eblaj ekzemploj estas unu aparte okulfrapa pro kiel multe utile povas rezulti apliki aplikaĵon por la foliumado fare de sociaj retoj, foliumante amikon post amiko kaj el tiuj ĉi al amikoj de ĉiu alia. Temas pri «Lernu!», retejo, dediĉita al la senpaga kaj plurlingva lernado de Esperanto, kiu en la kursojn integrigis funkciojn kiuj permesas la reciprokan helpon inter studantoj kaj lernantoj. La genia ideo de «Lernu!» estis ke lerni lingvon, eĉ se la facila helpa lingvo de Doktoro Zamenhof, ne temas nur pri gramatika kaj vortara afero, sed ankaŭ pri la integriĝo en komunumon.

Kaj en 2010 pli matura «Lernu!» plian fojon estis klara ekzemplo en la materiiĝo de la revolucio de la reta instruado. Klientoj de retaj instruofertoj ne plu estas pasivaj studantoj sed aktivaj dezirantoj lerni. Simpla nuanco sed ja ĝi postulas de instruprojektoj ne malmultajn ŝanĝojn en kiuj la diĝitaj metodsistemo kaj la pedagogio estas ŝlosilaj. Jen la evoluo de «Lernu!» montras kaj prezentas sukcesan kaj pioniran vojon

«Lernu!» estis la unua integrigi ilojn proprajn de la vizaĝlibroj por stimuli la studantojn kaj malplialtigi la nombron da forlasoj. «Lernu!», antaŭ tio, jam estis la unua senpaga lernoretejo de lingvo integrigi sukcese kaj efike ilojn tiel bazajn kiel la vortaron kaj proponi la eblecon al lernatoj krei studgrupojn

Tutcerte eblus plu rakonti pri interesaj aspektoj de «Lernu!» sed ankaŭ certe ne necesas tion fari por trovi ke kaj tiu ĉi sukcesa kaj avangarda projekto kaj ESF, ties plej granda subtenanto, estas pli ol subtenindaj.

La nuna «Lernu!»-retejo estas matura projekto kiu certe ekhavos kelkajn novajn grizajn harojn post la lanĉo de la nova retejo planata por proksimume koincidi kun la deka datreveno de Lernu fine de 2012 aŭ komence de 2013. Fakte du grandaj projektoj por lerni la slovakan kaj la germanan estis jam konstruitaj surbaze de la spertoj de lernu.net.

Sed kio en la horizonto? kiuj novaj paralelaj projektoj estas entreprenintaj por plifortigi la projekton kaj vastigi ties pozitivajn sekvojn al aliaj lingvaj komunumoj. Tiulinie ni trovas ke «Lernu!» estas liberiginda.

Ĉu liberiginda? jes liberiginta, tio estas, disponigi sub libera permesilo la fontkodon kiu povigas la bazan funkciadon de la retejo. Per tiu liberigo la projekto gajnus la resiliencon propran de la liberaj projektoj kaj ĝiaj povigaj sekvoj estos egalece disponeblaj por kiuj ajn lingvokomunumo kaj ties medio.

La resilienco de la liberaj projektoj estas en multaj raportoj kaj eseoj pristudata sed ĝi estas klare videbla en la ekzemploj antaŭ ne longe prezentataj en Linuksanto. Tial la liberigo de la fontkodo de la retejo farus ĝin pli resilienca antaŭ estontaj ŝanĝoj kaj cirkonstancoj. Sed krome kaj plej grave tiu liberigo malfermos la vojon al aliaj komunumoj kunlabori en la disvolvigado, plibonigoj kaj programado de novaj funkcioj surbaze de la liberigita fontkodo. Tio estas, «Lernu!» estontece povus aliri al novigado kaj bontenado de la fontkodo fare de novalvenintaj helpantoj.

La pozitivaj sekvoj -promociado de la lingvo, alirebleco por de la lingvo por novaj lernantoj, malplialtiĝo de la nombro da forlasoj en la lernado- de platformo kiel «Lernu!» estas klaraj. Ja tion bone komprenis la subtenantoj de la du grandaj projektoj -http://slovake.eu/ kaj http://deutsch.info/- entreprenitaj kaj konceptitaj surbaze de la spertoj de lernu.net. La liberigo de baza fontkodo disponigos egalece tiujn pozitivajn sekvojn por ĉiuj lingvoj kaj ne nur por tiuj kiuj kalkulas je fortaj institucioj kapablaj subteni la kreadon kaj adaptadon de tiaj iloj. Tiu liberigo prezentiĝus kiel granda kontribuo per iloj por malplifortaj lingvaj komunumoj.

Plie certe tiu liberigo kuntrenos plividebligon de Esperanto en la Reto kaj kontribuos al la plifirmiĝo de la kreintoj kaj subtenantoj de «Lernu!» kiel referencaj agantoj en la reta lernado kio ja malfermos multajn vojojn al novaj kaj interesaj projektoj.

«Lernu! sendube kaj certe estas subteninda sed ĉu ankaŭ liberiginda?» recibió 0 desde que se publicó el domingo 22 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.