LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Lillo nuligas sian stratbazaron pro sekureckialoj

Ĉirkaŭ 10.000 ekspoziciantoj planis partopreni en la bazaro laŭplane okazonta en Lillo la unuan semajnon de septembro.

Libros gratis de las Indias

Ĉirkaŭ 10.000 ekspoziciantoj intencis partopreni en la bazaro laŭplane okazonta en Lillo la unuan semajnon de septembro.

La stratbazaro de Lillo, unu el plej ampleksaj kaj famaj pulbazaroj en Eŭropo, estis nuligita de la lokaj aŭtoritatoj pro sekureckialoj. En la bazaro, laŭ planoj okazonta la 3-an kaj 4-an de septembro, intencis partopreni ĉirkaŭ 10.000 ekspoziciantoj. En antaŭaj okazigoj ĝi sukcesis superi du milionojn da vizitantoj.

Tiu ĉi ne estas la unua evento nuligita en Francio pro la terorisma minaco sed ĝi estas unika pro ĝia granda ekonomia sekvo, kelkaj kalkuloj, indikas ke la ekonomia malpozitiva sekvo ampleksos pli ol 37 milionojn da eŭroj kaj aldonas ke la nuligo estigos por hoteloj, restoracioj kaj trinkejoj la perdon de inter 10 kaj 30 procento de ilia jara negoca agado.

Sekurecaj rimedoj planitaj por la bazaro estis jam plifortigitaj antaŭ la atenco en Nizo sed la okazigo de la bazaro prezentis «tro altan riskon», deklaris Martine Aubry, urbestrino de Lillo.

«Lillo nuligas sian stratbazaron pro sekureckialoj» recibió 3 desde que se publicó el Sábado 6 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias