LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Litovio subskribas historie plej grandan kontrakton pri armiloj

Litovio provizos sian armeon per 88 blenditaj batalveturiloj.

Libros gratis de las Indias

Litovio provizos sian armeon per 88 blenditaj batalveturiloj.

Hieraŭ lunde Litovio subskribis sian historie plej grandan kontrakton pri armiloj por la aĉeto de blenditaj veturiloj. Kadre de tiu ĉi kontrakto la Balta lando ekipos sian armeon per 88 blenditaj batalveturiloj, fabrikitaj de la german-nederlanda firmo Artec, kontraŭ la pago de 386 milionoj da eŭroj.

«Ĝi estas longperspektiva investo je nacia defendo kaj ankaŭ elmontro pri tio, ke Litovio prenas sian sekurecon serioze kaj investas je ĝi serioze», diris Juozas Olekas, ministro pri Defendo.

La unuaj verturiloj laŭplanite alvenos al Litovio en 2017 kaj la ceteraj en 2021. Tiu ĉi decido de la litovia ministerio pri defendo enkadriĝas ene de la ĵusa decido de Germanio por la translokigo de 500 soldatoj al Litovio baze de interkonsentoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

«Litovio subskribas historie plej grandan kontrakton pri armiloj» recibió 1 desde que se publicó el Martes 23 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias