LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

MEP kaj inflacio kreskis, senlaboreco staras je plej malalta nivelo ekde 2010

Ekonomio de la landoj apartenantaj al la eŭrozono kreskis je 0,3% kompare kun antaŭaj monatoj.

Ekonomio de la landoj apartenantaj al la eŭrozono kreskis je 0,3% kompare kun antaŭaj monatoj.

La prezoj modere plu altiĝas en la eŭrozono, senlaboreco staras je plej malalta nivelo de la lastaj 5 jaroj kaj la ekonomio en la landoj apartenantaj al la eŭrozono kreskis inter aprilo kaj julio.

La Eŭropa Statistika Oficejo (Eurostat) informis hodiaŭ ke la Malneta Enlanda Produkto (MEP) kreskis je 0,3% en la eŭrozono kaj je 0,4% en la 28landa Unio en la dua trimestro de la kuranta jaro kompare kun la antaŭ trimestro. Kompare kun la sama periodo en 2015, la MEP kreskis je 1,6% en la eŭrozono kaj je 1,8% kadre de la 28.

La donitaĵoj de Eurostat prognozas ke jara inflacio en la eŭrozono egalos al 0.2% en julio 2016, altiĝo kompare kun la 0,1% en junio 2016. Kaj senlaboreco staris je 10.1% en junio 2016 kio egalas al la plej malalta nivelo ekde 2010.

«MEP kaj inflacio kreskis, senlaboreco staras je plej malalta nivelo ekde 2010» recibió 1 desde que se publicó el viernes 29 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.