LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Merkatoj, tutmondiĝo kaj dekadenco

En teksto, la malneto de la programo de EDE, mi trovis la ĉi-suban aserton:

Estas necese evoluigi novajn modelojn, kiuj centriĝas ĉirkaŭ la protekto de homoj kaj ne de financaj aŭ industriaj instancoj . La libera merkato, kiu montriĝis malkapabla, certigi stabilecon kaj dignan vivon por ĉiuj, devas esti korektata.

Unue mi demandas min pri kiu merkato ili parolas sed ĉiukaze tiu manko de stabileco kaj digna vivo, kion laŭ ili la merkato montriĝis malkapabla certigi, estas sekvoj el la fino de la koheriga rolo de la naciŝtato siavice sekvo el la dekadenco kiu fontas ĝuste el la blokado far sektoroj ĉirkaŭ la ŝtato al la tutmondiĝo, tio estas, la interplektiĝo kaj interdependecoj de merkatoj.

Por pli bone kompreni tion ja necesas iom da kunteskto kiun bone prezentas ĵusa afiŝo: De la tutmondiĝo al la dekadenco. Ĉi-sube mi disponigas esperantigon de tiu afiŝo:

De la tutmondiĝo al la dekadenco

Ĉu la dekadenco pravigas la naciismon aŭ ĉu la naciismo troviĝas en la origino de la dekadenco? Ĉu estas la dekadenco natura rezulto el la tutmondiĝo aŭ la sekvo el bloki ĝin?

La tutmondiĝo ne estas pli ol procezo de integriĝo de merkatoj, de naskiĝo de interdependecoj de ekonomioj kiu igas neeble kompreni ilin loke, nacie aŭ eĉ regione, sed nur tutmonde.

La termino komencis uziĝi amase en la 80-aj jaroj. Tiuepoke, post la falo de la sovetunia bloko kaj la disvolvo de la reformismaj politikoj de Deng Xiao Ping en Ĉinio, la socialismaj politikoj komencas sian integriĝon en la mondan merkaton. La konsekvenca procezo plirapidigas la integriĝotendencojn en la antikva okcidenta bloko: en 1993 la Eŭropa Komunumo atingas plenan merkatintegriĝon kaj fariĝas Eŭropunio per la kompromiso de sola merkato interkonsentita per la traktato de Maastrich, en 1994 oni subskribas la akordon pri libera komerco inter Usono, Meksiko, kaj Kanado, en 1995 fondiĝas Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). La naskiĝo de novaj potencoj kiun nun, 15 jarojn poste, ni vidas kiel rektan sekvon el tiu plirapidiĝo de la procezo de tutmonda ekonomia integriĝo.

Samkiel la unua tutmondiĝo (1848-1914) havis la telegrafon kiel simbolon kaj bazan skeleton, tiu ĉi tria stadio havas la Interreton. La sekvo el ambaŭ komunikiloj traspasas la tujecon en la komunikado: ili modifis la informajn retajn topologiojn, komunikajn kaj sekve komercajn. La Interreto antaŭenpuŝas konkurencan disvolvon de la merkatoj kiu erozias la povopoziciojn de la elitoj ligitaj al la ekonomia rolo de la ŝtato. Tutmondiĝo + distribuitaj retoj = venanta kapitalismo.

La rezistoj al la tutmondiĝo

La tutmondiĝa procezo konstruatas ĉiumerkate surbaze de tri vektoroj: libereco je translokiĝo por la personoj, la varoj kaj la kapitaloj. Dum tiu lasta atingas ioman fluecon jardeke, tiu dua pene progresas kaj tiu unua, la personoj, trovas ĉiufoje pli da kaj pli violentaj limigoj… kun kiuj kolizias la novaj amasmigradoj kiuj iras de la azia interno al la disvolviĝanta marbordo, de Afriko al Eŭropo kaj de Centroameriko kaj Meksiko al Usono.

Komence la rezistoj al la tutmondiĝo okazis precipe en la riĉaj landoj. La dogana senarmiĝo kaj la libereco je konkurenco minacas unue sektorojn kiel la agraran aŭ la kulturan kiuj estis pilieroj de la identeca kaj klientisma konstruo de la naciŝtato. Kompreneble estas malekvilibro en la procezo kiu intensigas la nesekurecon de la sektoroj pliprotektitaj de la naciŝtato: De la sindikatoj al la agrokulturistoj kaj meze la aŭdvida industrio kaj la diversaj profitantoj de la kapitalismoj de kundiboĉuloj.

Diverforme aperas kaj en Eŭropo kaj en Usono novaj vidpunktoj por la naciismo kaj kune kun ili sektoroj kiuj petas prokraston, kiuj pretendas reformi la tutmondiĝon, igi ĝin pli afabla, tio estas, forigi la neceson intensigi la liberan komercon kaj la liberecon je translokiĝo de la personoj kaj limigi plian fojon la translokiĝon de kapitaloj kaj meti nedogan-tarifajn barojn al la komerco (ekzemple la famaj sociaj klaŭzoj). ili estas alimondistoj. La evoluo de Ĉinio kaj aliaj landoj pruvos fakte ke la sociaj klaŭzoj nur malrapidigas la eliron el la malriĉeco… sed paradokse ili ankaŭ plifortigos la aŭtoritatan kapitalisman modelon kiel referencon kaj por la ekssocialismaj landoj kaj por la kontrol-socio al kiu sin direktas la naciŝtatoj en la riĉaj landoj.

Sed la pligravaj rezistoj okazas logike en la periferiaj landoj. En la 90-aj jaroj Somalio fariĝas la unua klara ekzemplo pri kiel la kuniĝo de eŭropaj politikoj de humana helpo, la fermo de merkatoj kaj la blokado far la ekonomiaj elitoj ĉirkaŭ la ŝtatoj, povas konduki al la implodo de la bazaj politikaj strukturoj kaj al ĝia anstataŭo per paraŝtatoj sub la kontrolo de la estroj de la milito. Nur jardekon poste reaperis ioma ordo kaj nova ekonomia vigleco…la ordo per Al Shebab, -loka versio de AlQaeda- kaj la ekonomia kresko per la marpiratado. La tuta kadro de la dekadenco en ĝia fina stadio.

Dekadenco

La fermo de vicoj de la klientismaj retoj kaj la privilegiitoj de la nacia mondo ĉirkaŭ la ŝtato ne estas periferia fenomeno. En Usono kaj en Eŭropo la industrioj dependantaj de la monopolo de la intelekta proprieto (kulturo kaj distro, farmacia industrio, programaro…) ludas ĉiufoje pli malkaŝe regantan rolon en la ŝtataj politikoj.

Aliskale similaj fenomenoj de fuzio kaj klientisma parazitismo ĉirkaŭ la ŝtato aperas en ĉiuj la ŝtatoj. la interesoj ligitaj al la ŝtato fermas vicojn ĉirkaŭ tiu ĉi, limigante ĝian amplekson kaj kapablon kaj entrudigante ĝin en naciismon utilan por eviti la perdon de povo ĉe la lokaj elitoj mallonga-tempe sed detrua por la propra interna merkato meztempe, precipe en la malplifortaj naciaj merkatoj.

Sekve aperas iom post iom “ombrozonoj” kie la ŝtato forestas pro sia propra nacia difino aŭ ne sukcesas teni sin pro perdo de ekonomia centralizeco. Estas tiuj ĉi spacoj la unuaj kiujn la paraŝtatoj kaj la transnaciaj krimaj retoj okupas. Ili estas la natura tereno de Hamaso, la Primeiro Comando da Capital aŭ la meksikaj karteloj.

Sed el kio naskiĝis tiuj movadoj? la fermopolitikoj funkciis kiel la ĝardenista hundo, kiu nek manĝas nek lasas manĝi: Limigante la amplekson de la tutmondiĝo kaj reduktante la disvolvon de la venanta kapitalismo sen rimedoj nek kapablo por atingi tutan aŭ alternativan fermon en malpli granda medio, la naciismo de la elitoj senigis la mezklasojn je aliro al la ebloj konkurenci en la tutmondiĝo kaj samtempe ĝi jam rifuzis al ili la klientisman protekton de la ŝtato.

Konkludoj

La dekadenco estas rezulto el tro longetenata fortoekvilibro inter la venanta kapitalismo kaj la sektoroj kiuj, spite tion ke ĝi damaĝas ilin, tenas la kontrolon super la ankoraŭ granda povo de la ŝtato.

La dekadeno ne estas sekvo el la tutmondiĝo, sed sekvo el bloki ĝin far la sektoroj de la socia kaj ekonomia povo dependantaj de la naciŝtato. Blokantoj kiuj ĝis nun povis prokrasti devi submetiĝi al kreskanta konkurenco…sed kiuj en la blokado buĉis la socian koheron kaj paliative intensigis ĉiufoje pliaŭtoritatajn politikojn kompreneble vestitajn per identeca odo al la nacia imagaro.

Tial tutmondismo nun sencas pli ol neniam.

«Merkatoj, tutmondiĝo kaj dekadenco» recibió 0 desde que se publicó el viernes 24 de septiembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.