LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Michel Barnier gvidos intertraktadon pri Briteliro

Michel Barnier eklaboros la unuan de oktobro.

Michel Barnier eklaboros la unuan de oktobro

La Eŭropa Komisiono elektis la francon Michel Barnier kiel gvidanton de la intertraktado kun Britio pri ties eliro el Eŭropa Unio.

«Mi estas tre feliĉa ke mia amiko Michel Barnier akceptis tiun ĉi gravan kaj malfacilan taskon», diris la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Juncker, en komunikaĵo.

Michel Barnier laste postenis kiel eŭropa komisionano pri Enlanda Merkato kaj Financaj Servoj dum kies mandato aktive partoprenis en la reformoj de la financa sektoro kaj en la stablo de la banka unio. Krome, kun Chirac li estis subministro pri Eŭropaj Aferoj kaj inter 1999 kaj 2004 estis komisionano pri Regiona Politiko de Eŭropa Unio.

La nomumita gvidanto por la intertraktado kun Britio jam informis ke li eklaboros la 1an de oktobro.

«Michel Barnier gvidos intertraktadon pri Briteliro» recibió 2 desde que se publicó el jueves 28 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.