LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Monato de Vikipedio: Ĉu naskiĝos la kuntekstopedioj en esperantio? ¿Abundo aŭ malabundo?

Hodiaŭa blogaĵo de lukiz informas pri Monato de Vikipedio: aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo, estas interese konstati ke simila aktivaĵo estiĝis rilate la hispanlingvan vikipedion en la jaro 2006 kaj kio aparte interesas min estas la eblo ke, kiel okazis en la hispanlingva kazo, tiu simila aktivaĵo estigu debaton pri vikipedio en esperantio. En la hispanlingva debato pri vikipedio partoprenis inter aliaj Enrique Gómez, David de Ugarte, Alberto Navarro, Maria Rodriguez….

Sed kio debateblas pri vikipedio…. malabundo

la funkciado..jes la funkciado ĉar, kiel jam diris David de Ugarte hispanlingve, post aferoj kiaj la interŝanĝo de opinioj pri seriozeco de la esperanta vikipedio pro la elekto de la artikolo Atlantido kiel Artikolo de la semajno, aferoj ne ekskluzivaj de la esperanta vikipedio kiel pruvas la voĉdonado pri la forigado de la biografio de P. J. Romero kaj tiu pri la tago de la frika fiero, ambaŭ okazintaj en la hispanlingva vikipedio sed certe troveblas pliaj en alilingvaj vikipedioj, kio fariĝis evidente post tiuj ĉi aferoj estas ke la vikipedio povas esti senbaze frustriga aparte kiam aktivaĵo kiel ĉi-kaze tiu de E@I kaj vikipedia esperantista komunumo igas multajn novulojn kontribui rompante la ekvilibrojn kaj stilon de la jam stablita malgranda komunumo, estigante konfliktojn pro forigu vi tiun ĉi artikolon aŭ tiu ĉi artikolo ne ŝajnas al mi enciklopedieca aŭ profesia.

la problemo troviĝas en la fakto ke vikipedio volas esti la vikipedio kaj ne unu plia kio necesigas la serĉadon de interkonsentitaj artikoloj per demokratia administrado..eĉ se demokratie tiu ĉi procedo generas malabundon ĉar el multaj personoj estiĝas unu artikolo, ĉu ne estus pli bone havi tiom da artikoloj kiom da personoj estas, ĉi tiel ni alvenas al abundo..interreto estas la abundejo..ni ne generu artefarite malabundon.

alternativo estas… abundo..la kuntekstopedioj

laŭ tiu sama penslinio de la abundo mi tute ne pledas por la malapero de vikipedio kaj eĉ male mi deziras al la aktivaĵo de E@I sukceson, kio tute ne signifas ke mi simpatias al vikipedio. mi persone vetas por la kuntektopedioj: koncepto naskiĝinta en la hispanlingva debato pri vikipedio.

multo direndas ĉi-rilate: plurarkio, logiko de la abundo, principo de estigado de malabundo…..

«Monato de Vikipedio: Ĉu naskiĝos la kuntekstopedioj en esperantio? ¿Abundo aŭ malabundo?» recibió 0 desde que se publicó el miércoles 31 de marzo de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.