LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

warm_bodies-wideEn la lastaj jaroj ni travivis «zombian atakon» kontraŭ la ensociiĝo kaj kulturo kiu naskiĝis el la Interreto. Oni konas ĝin kiel la stadion de la recentralizado kies plej elstara akompanato estas la FbT-modelo. Ensociiĝa modelo kiu fortranĉis, tie kie ĝi enradikiĝis, konversaciojn, la naskiĝon de novaj identecoj kaj ĝenerale la abundon de la Interreto. Ne mankis strategioj kaj ja la distribuita mondo laboris por la kreo de vakcino kontraŭ la viruso. Sed la respondo al tiu ĉi atako fine venis de io multe pli baza kaj fundamenta: Persona aŭtonomio. Ja la debato pri retaj topologioj estas debato pri la aŭtonomio je kiu vi disponas por partopreni en la estigado de informo, difinado de via agendo kaj resume la eblecoj kiujn vi havas por esti aŭtentika. La kolizio estis neevitebla kaj tiel kiel en tiu bonega filmo «Warm Bodies» en la koro de la zombioj io estis viva, ili ne estis plene mortintaj, nia deziro de persona aŭtonomio plu estis viva. Tio ĉi tre bone komprenigas la naskiĝon, kvankam ne amase, de ĉiufoje pli da insuloj en la reto kiuj vetas por distribuita mondo. La ŝlosilaj vortoj de la estonteco estas aŭtonomio kaj suvereneco.

«Neevitebla kolizio: Centralizitaj retoj kontraŭ persona aŭtonomio» recibió 3 desde que se publicó el viernes 20 de febrero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.