LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Ni malmultaj povas fari multon, kun vi pli

Spite tion ke la krizo ŝajne paralizas ĉion, tio propra de tiuj ĉi tempoj estas ke malmultaj povas fari multon. Tion ni demonstradas tagon post tago, sed tio ne estas sufiĉa al ni. Mankas al ni via iniciato… Ĉu vi aliĝas?

Antaŭen!!Ni revenas post pasigi mirindajn tagojn de lerno kaj ripozo. En la nomada vivo de la indianoj la ferioj estas la momento malnomadi -plaĝo, promenadoj kaj studtablo- kaj la laboro estas tio kion vi faras movante vin de unu loko al alia, tio kio estas en la itinero. En la far-itinero por la venontaj tri monatoj ni havas nun du bazajn aksojn de laboro kaj tutan serion da projektoj je diversaj gradoj de disvolviĝo:

  1. Barikadoj kontraŭ la krizo
  2. Transiri de la teorio kaj la eksperimentado pri la P2P-produktadomaniero al la praktiko:

Kial ni rakontas ĉion ĉi al vi? Ĉar ni bezonas vin: se okaze estus duboj, la sekvo de nia blogo en la Angla montris al ni ĝis kia grado la kontribuo de nur unu persono –Steve– povas multobligi la atingon de la laboro de multaj; sed precipe, la debato pri la lernejoj de la komunaĵo estis la plej bona ebla ekzemplo de la rilatotipo kiun ni volas disvolvi kun nia medio: lernante, konstruante kaj disvolvante kompromisojn inter samtavolanoj kiuj fariĝas kaj rekonas sin kiel tiajn konstruante por la komunaĵo. Estas el tiutipaj procezoj kaj rilatoj el kie devas eliri la indianaj estontecoj ĉar estas en tiu kadro en kiu niaj celoj, konvinkoj kaj vetoj fariĝas klaraj.

Ĉi-jare ni rompadas multajn barojn: mensaj baroj de eduko por la skalo, lingvaj baroj, baroj truditaj de la krizoj… kaj farante tion ni demonstras ke malmultaj povas fari multon. Ni kalkulas je vi por proponi, ekkonversacii per niaj blogoj, por konstrui.

«Ni malmultaj povas fari multon, kun vi pli» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 4 de Julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Natalia Fernández.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.