LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

The Book of LifeAntaŭ nelonge «The Philosopher’s Mail» finis sian fazon kiel blogon kaj translokigis plej grandan parton el siaj enhavoj al «The Book of life». Sub nova strukturo, la afiŝoj ekhavis novan titolon -kaj sekve novan interpreton – por aperi kiel pripensoj pri konkretaj temoj kun specifa loko ene de ampleksa taksonomio de temoj interligitaj por aŭtoroj kun rigardo proksima al interesa vivo. Al la kvin ĉefaj kategorioj aŭ sekcioj unuiĝas sesa kategorio, «Vivresumo», kiu vere estas grandega historia filozofidiskoniga vortaro. La kreintoj inspiriĝis – kiel estas karakterize en la proponoj de Alain de Botton– je 50% el la proksimaj, ĉiutagaj enfokusigoj de la prediklibroj de John Wesley kaj je alia 50% respondas al diskonigmaniero, karakteriza en la Klerismo, de la filozofio kiel historio de ideoj.

La rezulto estas nova formo, fakte propono de literatura ĝenro, kiu nature integras la disvolvologikon de blogo kaj la redaktadon de referencolibro. Anstataŭ negi ilin, ĝi kompletigas ilin kaj estiĝas plia paŝeto trans kuntekstopedioj. Rilate la grafikan formon, la WordPress-ŝablono kiun ĝi uzas – kiu post sensukcesa serĉado ŝajne troviĝas en neniu deponejo – prezentas perfektan interfacon por la Interreto. «The book of…» estas sendube, esplorenda formo por ĉiuj kiuj volas alproksimiĝi al blogado kiel manieron ordigi ideojn kaj poluri konstantajn kaj uzeblajn sciodeponejojn.

«Nova ĝenro» recibió 0 desde que se publicó el Lunes 2 de Febrero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias