LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Feliĉan dudekan de septembro al ĉiuj ĉie. Ĉi-monate mi daŭrigu la argumentojn priparolatajn en mia artikolo Ateismo 2.1, kiu diskutas la streĉiĝojn inter esti aktivulo ateista kaj peni atingi la atarakson (kio signifas la plezuron kaj trankvilecon kiujn filozofo epikura penas atingi), kaj mi sekvu konsilon donitan al ni fare de Nietzsche, kiu povus specife taŭgi por la nuntempaj ateistaj fanatikuloj.

Jes, ekzistas tia afero. La pliigita ofteco de terorismaj atakoj kompreneble havas la povon kolerigi homojn el ateisma konvinko kiuj jam indignadis. Tamen, endas konstante gardi niajn mensojn kaj niajn karakterojn kiam ni vivas en mondo tiel damaĝata, ĉu pro religiaj aŭ pro sekularaj kialoj.

Ni, kiel nuraj individuoj, ne tuj riparos la mondon kaj ĉiujn ĝiajn problemojn. Ni nur tuj devos vivi en ĝi, kaj tre malmultaj homoj atingos la eblecon neniam zorgi, sed ni estus saĝaj se ni ĝustigus nian vivarton al la naturo de la aferoj kaj akceptus la limojn pri tio kiom multe ni povas fari por beligi la mondon.

En Tiele Parolis Zaratuŝtro (TPZ), Nietzsche bele provizas nin je medicino por tiu malsano en la formo de la konsilo «Nur preterpasu!». Li unue devas diagnozi la malsanon. La malsanulo estas «ŝaŭmanta stultulo» kiu «vivas en marĉo» kontraŭ la fono de la granda urbo, kaj petas al Zaratuŝtro, ke li kraĉu sur la skorion de la granda urbo.

La jena instruado estas do por la “simioj de Zaratuŝtro“, specifa speco de ateista animo kiu estas senfine indigna ĉe la mondo kaj ne lasas sin krei agrablan vivon, ĉiam plendante pri kio estas malĝusta pri la socio kaj ripetante la instruojn de la filozofo. Memoru, ke en la metafora mondo de TPZ, la simio estas iu kiun ni devas venki, ke ni devas defii nin en procezo de konstanta mem-plibonigo por esti supera al la simio (kaj eĉ al la homo) kaj evoluadi preter ili.

Malsaĝulo estas ankaŭ nomita gruntanta porko ĉar li elektis ekloĝi en la malpureco, en marĉo. Sed ni povas ankaŭ legi tion kiel referencon al tiaj membroj de la epikura «grego» kiuj malsukcesas vivi laŭ la instruoj, kiujn ili devus scii pli bone.

“Haltu ĉi tie tuj!” kriis Zaratustro. “Dumlonge min naŭzigadas via parolado kaj via specio!


Ĉu vi vivadis tiom longe en la marĉo, ke vi mem fariĝis rano kaj bufo? … Kial vi ne iras en la arbaron? Aŭ kial vi ne prilaboras la teron? Ĉu ne estas la maro plena je verdaj insuloj?


Ili nomas vin mia simio, ho ŝaŭmanta malsaĝulo; sed mi nomu vin mia gruntanta porko, ĉar per via gruntado vi damaĝas mian gloron de malsaĝeco.


Kial vi ekgruntis? Ĉu ĉar neniu vin sufiĉe flatis! Tial do vi sidiĝis apud tiu malpurejo, por ke vi havu kaŭzon multe gruntadi, por ke vi havu kaŭzon multe venĝi! Pro venĝo, ho vana stultulo, ekzistas via tuta ŝaŭmado; Mi legis vin bone!


Sed viaj stultaj vortoj lezas min, mem se vi pravas! Kaj eĉ se la vorto de Zaratuŝtro centfoje pravas, vi neniam profitos pro mia vorto! … Tiun ĉi konsilon, tamen, mi donas al vi kiel adiaŭon, stultulo: Tie kie oni ne povas plu ami, tie oni devus nur preterpasi.”


Tiel parolis Zaratuŝtro, kaj preterpasis kaj la malsaĝulon kaj la grandan urbon.


Tiel Parolis Zaratuŝtro 3:7

En la epikuraj instruaĵoj, la granda urbo povus esti interpretata kiel la «polis», la ŝtato, aŭ la homamaso: Epikuro diris ke ni ne tro zorgu pri la «polis» sed anstataŭe ni rifuĝon trovu en niaj familiaraj komunumoj, kaj ke la politiko ne estas la vojo al la feliĉo. Eble Nietzshe ne tion diris, sed jen li agnoskas la danĝerojn «urbajn». Zaratuŝtro jen ankaŭ diras ke la vivo nur povas esti agrabla se ni vivas en ejo kie eblas al ni ami.

Serĉu do ŝancojn en via vivo por uzi la konsilon donitan tie ĉi: kiam ajn vi renkontas marĉon, kiam vi renkontas la malpurecon de la granda urbo, ne prenu rifuĝon tie kaj ne kutimiĝu al tia ejo kiel bufo. Ekzistos ĉiam malpurejo ie ajn. Vi ne devas vivi en ĝia tujeco. Anstataŭe, nur preterpasu!

«Nur preterpasu!» recibió 1 desde que se publicó el Martes 20 de Septiembre de 2016 dentro de la serie «» . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Hiram Crespo.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.