LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Hodiaŭ, 23-a de aŭgusto, estas la Eŭropa memortago omaĝe al la viktimoj de ĉiuj totalismaj kaj aŭtoritataj reĝimoj. Okaze de tiu ĉi memortago la Eŭropa Komisiono publikigis deklaron de la unua vicprezidanto Timmermans, de la komisionanino Jourová kaj la komisionano Navracsics. Nia redakcio ne povas ne fari atentigon pri tiu ĉi gravega kaj valora omaĝo kaj ni deziras ĉi-sube prezenti al vi tradukon al Esperanto de la deklaro publikigita de la Eŭropa Komisiono kiel nian modestan kontribuon en tiu ĉi tago.

La 23-an de aŭgusto de 1939, la nazia Germanio kaj Sovetunio subskribis la Pakton Ribbentrop-Molotov. Per ĝi komenciĝis unu el plej obskuraj periodoj de la ĵusa historio de nia kontinento, dum kiu milionoj da personoj estis deportitaj, torturitaj kaj murditaj sub totalismaj reĝimoj. Kvankam la fino de la Dua mondmilito signis la malvenkon de la nazia reĝimo, multaj orient- kaj centreŭropanoj daŭre suferadis sub aliaj totalismaj reĝimoj.

Morgaŭ, 77 jaroj post la subskribo de la Pakto, ni rememoros ĉiujn viktimojn de la totalismaj kaj aŭtoritataj reĝimoj kiuj detruis parton de Eŭropo dum la 20-a jarcento. La Eŭropa memortago pri la viktimoj de la totalismaj kaj aŭtoritataj reĝimoj tenas viva la memoron pri la viktimoj kaj omaĝas ilin. Tiu ĉi memortago ankaŭ helpas nin rememori la lecionojn lernitajn el tiu ĉi malluma epizodo de la Eŭropa historio.

Bonŝance, la junaj generacioj de nunaj eŭropanoj ne konas tion kio estas la vivo sub totalisma kaj aŭtoritata reĝimo, sed ni neniam devas konsideri niajn liberecojn heredaj. Tial, la konservo de la historia memoro kaj nia sindevontigo je demokratio, fundamentaj rajtoj kaj la jurŝtato estas nun pli gravaj ol neniam.

La memoro de la historio de Eŭropo devas nutri nian sindevontigon je defendo de niaj komunaj valoroj kaj principoj.

«Omaĝe al la viktimoj de ĉiuj totalismaj kaj aŭtoritataj reĝimoj» recibió 1 desde que se publicó el martes 23 de agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.