LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

P2P-lernosistemo: ĝi gajnas detalojn kaj efik-kapablon

Ni troviĝas en momento en kiu la debato pri la p2p-alternativoj al la ekzistanta universitato komencas materiiĝi en serio el kondiĉoj kaj ideoj kiuj skizas novan institucian formon kiu konformas al «lerno» super «instruo». Alvenas la horo komenci konstrui materiale la pecojn.

Nia diskuto pri la strukturo kiu devas anstataŭi la universitaton en la p2p-produktadomaniero komencis en la lokaj lernogrupoj/centroj, tio estas, en la loko en kiu la komunaĵoj obtenas ilojn kaj gvidon por lerni flanke de kiu ajn signalizado malsama al tiu kiun reprezentas iliaj propraj atingoj. De tie ni transiris al la diskuto pri kiaj estus la strukturoj kiuj disvolvas la esploradon sub la formo de «lernejoj de la komunaĵo» (almenaŭ se temas pri sociaj scioj). Kaj fine ni havigis al ni ĝeneralan kadron de la intelekta produktado en la p2p-mondo.

Tio ne signifas ke ni jam solvis kaj antaŭvidis «ĉiujn detalojn kaj cirkonstancojn». Tio signifas ke ni interkonsentas pri la ĝenerala formo kiu ebligos al ni entrepreni pli bone la dezajnon de ĉiu peco de tiu tutmonda strukturo. Hieraŭ Jorge Jiménez reenfokusigis la lokajn lernogrupojn. Estas en lia afiŝo ideoj kiuj ŝajnas al ni tuje rimarkindaj. Ni pensas el la logiko de tiu «Lernejo de Ekonomio de la Komunaĵo» kiun ni havas en la kapo.

Kion postulus la lernejo al la lokaj grupoj por akcepti ilin kiel parton de ĝia reto?

Jorge atentigas unue pri serio el kondiĉoj kiujn la lokaj centroj devus postuli al la «lernantoj» kiuj proksimiĝas por lerni. iomete fleksebliginte ilin iomete, ili ŝajnas al ni tuje aplikeblaj.

Profilo de la «lernantoj»

  • Ĝenerale, pli ol 25jaraj kaj kun labora sperto
  • Li proponas studobjektojn kaj elektas gvid-instruistojn, ne estas fiksitaj titolakiraj kursoj kontraŭ studunuoj sed «kapabloj» disvolvotaj kaj «verkoj» farotaj
  • Li devas esti kapabla krei sciojn kaj disvastigi ilin libere
  • La lernantoj estus kapablaj konkuri kaj kunlabori inter ili, laŭ la maniero de mezepoka turneo aŭ scienca komunumo, formante stimulitan grupon el lernantoj kun la intenco serĉadi sciojn.

Li aldonas, tre interesmaniere kelkajn ideojn pri la ekonomia strukturo kiun la lokaj lernogrupoj povus havi. Ni prenas unu el la vojoj prezentitaj de li (la kooperativismo) kaj ni aldonas enspezilojn (la eventoj).

Ekonomia strukturo

  • La strukturo-kadro estas tiu de miksta kooperativo de produktado kaj konsumado: la gvid-instruistoj estas laborkooperativanoj, la uzantoj, konsumkooperativanoj.
  • La enspezoj venos el enmatrikuliĝoj, privata sponsorado (maksimume 30%) kaj eventoj

Farotaj taskoj

Kvankam ĉio adekvate formiĝadas, restas al ni ankoraŭ difinotaj aferoj. Eble multaj el ili prenos formon en la praktiko. Sed sencas jam prezenti ilin:

Farotaj taskoj

  • Kiujn servojn ofertus la Lernejo al la esploristoj krom la spaco kaj la stipendioj? Ni pensis inkluzivigi tradukservojn kiuj rapidigus la diskoniĝon? Sed…
  • …Ĉu sencas organizi specifajn grupojn por la kreado de pedagogiaj materialoj surbaze tiel de la esplorproduktoj kiel de la laborkomunumoj?
  • En kiuj spacoj aŭ akademiaj publikaĵoj estus prioritate publikigi? Ĉu sencas impulsi novajn? Ĉu unuiĝi al la ekzistantaj? Juanma laboras jam super tio.

Konkludoj

Ni troviĝas en momento en kiu la debato pri la p2p-alternativoj al la ekzistanta universitato komencas materiiĝi en serio el kondiĉoj kaj ideoj kiuj skizas novan institucian formon kiu konformas al «lerno» super «instruo». Alvenas la horo komenci konstrui materiale la pecojn.

«P2P-lernosistemo: ĝi gajnas detalojn kaj efik-kapablon» recibió 0 desde que se publicó el lunes 2 de julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por María Rodríguez.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.