LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Pasporta Servo kaj la Eŭropo de la kundivido

Ni volas danki vin!

El futuro aquí y ahora: Keynes, Marx, Dewey, Foucault, Dreikurs, Zamenhof, etc.

DSCN0411Post nia restado en Tuluzo ni daŭrigis nian vojaĝon al aliaj Eŭropaj urboj: Nia esplorvojaĝo al la Eŭropo de la kundivido. En ĉiuj urboj ni gastis ĉe Esperantistoj dank’ al Pasporta Servo, laboris en oficejoj de samloka laborado, prelegis pri nia vojaĝo kaj ĝuis nenombreblajn interesajn konversaciojn. Dank’ al tiuj konversacioj nia vojaĝo pli kaj pli riĉiĝis kaj kreskis tempe kaj enhave.

DSCN0410Post Tuluzo ni vizitis Parizon kie ni prelegis en la sidejo de Espéranto Paris Île-de-France. Fine de la prelego ni daŭrigis la konversacion kun la ĉeestantoj, en la sidejo kaj poste en proksima restoracio, pri la kundivida ekonomio, pri la graveco de la libera programaro kaj pri la defioj kaj limoj de la mondo de la Interreto kaj la distribuitaj retoj. Alia temo pri kiu ni parolis dum nia konversacio estis la Esperantaj terminoj por la servoj kaj fenomenoj de la kundivida ekonomia, fakte ĉu la termino «kundivida ekonomio» mem estas bona? Pluraj el la ĉeestantoj kontribuis per aliaj eblaj terminoj kaj fine «e-kun-um-i» estis unu el la plej ŝatataj. Plej granda helpo ĉi-kampe estas la laboro de Le Monde diplomatique en Esperanto kaj ĝia artikolo «Posedi aŭ kundividi?».

DSCN1646En Parizo ni vizitis kaj laboris kelkajn tagojn en Numa kie ni konatiĝis kun Charlotte Boutier kiu amplekse informis nin pri la historio kaj celoj de Numa. Ankaŭ en Parizo ni ĝuis la okazon, dank’ al la elpaŝoj de Didier Loison, vespermanĝi en la ateliero Zinzolin kaj konatiĝi kun Irena Havlicek. Dum tiu vespermanĝo la konversacion ĉefe nutris la demando: Ĉu eblas kunlaboro inter asocioj kaj entreprenoj?

Post Parizo ni vizitis Antverpenon kie ni prelegis en la sidejo de FEL okaze de la vendredaj kunvenoj de la klubo «La Verda Stelo». Plian fojon nia konversacio post la prelego estis pleje interesa kaj ni longe babilis pri la ekonomiaj modeloj de la libera programaro. En Antverpeno ni vizitis la oficejon de Indian Caps por renkontiĝi kun Matthias Levrie.

DSCN1655

De Antverpeno ni vojaĝis al Roterdamo por viziti la oficejon de Creative Factory kaj du tagojn poste ni plu vojaĝis al Berlino. Nun ni troviĝas en Pollando, en Bydgoszcz, kie ni pasigos plurajn semajnon kaj planas detale afiŝi pri nia vojaĝo, spertoj kaj renkontiĝoj en la Eŭropo de la kundivido. Sed antaŭ ĉio kaj prioritate ni volas sendi niajn plej sincerajn dankojn al Poór Veronika, Baptiste Darthenay, Sylvie Roques, Christine Vidotto, Dennis Keefe, Floréal Martorell, familio Cash, Didier Loison, Aj Nouri, Guido Van Damme, Roy McCoy, Fabien van Mook, Dennis Bemmann kaj al ĉiuj kiuj helpis nin dum nia vojaĝo.

DSCN1275

DSCN0071

Koran dankon!

«Pasporta Servo kaj la Eŭropo de la kundivido» recibió 13 desde que se publicó el Jueves 14 de Agosto de 2014 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.