LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Pepu pepu sed atentu pri kio kaj kiel vi pepas ;-)

La spuroj de la recentralizado montis al ni la sekvojn de FbT-modelo en la enhavoj de la kelkaj lingvoj. La resumo de tiu afiŝo estis klara:

la FbT-modelo (ensociiĝo per Facebook + twitter) egalas al senarmiĝo kaj al perdo de la proponkapablo, alivorte: recentralizado aŭ paso de distribuita strukturo al alia centralizita aŭ malcentralizita.

Hodiaŭ Libera Folio informas pri la Twitter-agado kiun kelkaj pepuloj, kadre de la naskiĝotago de Ludoviko Zamenhof, planis. La artikolo de Libera Folio ĝenerale informas pri tiu agado kaj pri kio Twitter estas, do la artikolo ne estas aparte interesa. Tamen fine de la artikolo Libera Folio starigas al si tiklan demandon: ĉu la firmao Twitter ial ne decidos bloki la montradon de la vorto “Esperanto”?.

Tiu demando estas tikla ĉar ĝi kondukas nin al la alia demando: kiel tio eblas?. La respondo al tiu ĉi dua demando estas tre facila. Tio eblas ĉar Twitter estas centralizita servo kaj ekuzo de tiaj servoj egalas al senarmiĝo kaj al submetiĝo al la centra nodo de tiu reto (ĉi-kaze la firmao Twitter). Nun ne plendu ĉar jam retaj topologioj rankontis pri tio kaj mi avertis pri tio ke tiu mondo estas kaĝo. Do, pepu pepu sed atentu pri kio kaj kiel vi pepas ĉar se viaj pepoj ne plaĉas al enkaĝiginto, li facile silentigos vin. .

Jen la mondo de la pepuloj, senarmaj kaj submetitaj al la deziroj de la centra nodo aŭ enkaĝiginto. Tiu ĉi estas la mondo fakte de ĉiuj kiuj decidis ekuzi centralizitajn servojn. La karakteriza rilato tipo de tiu ĉi mondo estas la kulturo de la apogo kaj la partopreno.

«Pepu pepu sed atentu pri kio kaj kiel vi pepas ;-)» recibió 2 desde que se publicó el Miércoles 15 de Diciembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.