LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

ubicuidad2Lastajn tagojn mi dediĉis plurajn horojn al pristudado de «GNU social». Mi aparte interesiĝas pri ĝia distribuita strukturo kaj mi certe afiŝos pli detale ĉi-rilate sed ne ĉi-foje. Ĉi-foje mi nur volas atentigi, substreki ilian klarigon pri la elekto de PHP kiel programlingvo de la projekto. Pri la elekto de programlingvo por nova projekto ja multefoje mi aŭdis kaj legis pri la supereco de Ruby/Python/Perl super PHP sed jen kiel respondas niaj amikoj de GNU social:

Pli bona por kiu? Ĵetu rigardon al la sukceso de phpBB kaj WordPress — PHP estas praktike ĉie, kaj dum eble via preferata programlingvo estas pli eleganta, PHP estas amplekse ĉieesta.

Certe la elekto de programlingvo por projekto postulas pli ampleksan kaj plurkriterian esploron sed venontfoje ne forgesu la ĉiestecon de PHP.

«PHP kaj la ĉieesteco» recibió 2 desde que se publicó el Miércoles 11 de Febrero de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.