LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Pli ol duono el la eksportoj de eŭrozonaj landoj estas interna komercado

Eksportado de eŭrozonaj landoj al landoj ekster la eŭrozono malkreskis je 1% kaj interna komercado stagnis.

Eksportado de eŭrozonaj landoj al landoj ekster la eŭrozono malkreskis je 1% kaj interna komercado stagnis.

63% el la eksportoj de eŭrozonaj landoj havas kiel cellokon alian landon ankaŭ apartenantan al la eŭrozono. Alivorte pli ol duono el eksportoj de eŭrozonaj landoj estas interna komercado kio malpliigas dependecon je aliaj merkatoj.

Spite tiun konsiderindan sendependecon de la eŭrozono, la donitaĵoj publikigitaj de la Eŭropa Statistika Oficejo ne estas plej bonaŭguraj. Eksportado de eŭrozonaj landoj al landoj ekster la eŭrozono malkreskis je 1% en la unua duono de la kuranta jaro kaj la interna komercado stagnis en la sama periodo. Ĉio ĉi kompare kun la sama periodo en 2015. Elstaraj kaŭzantoj de la malkresko de la eksportoj estis suferanta Brazilo kaj Rusio, forte frapita de la malaltaj prezoj de petrolo.

Kompare kun importoj la eŭrozono rikoltis pluson de 29,2 miliardoj da eŭroj en komercado de varoj kun la cetero de la mondo en junio 2016. La eŭrozono eksportis 178,8 miliardojn da eŭroj je varoj al la cetero de la mondo en junio 2016 kio egalas al malkresko je 2% kompare kun junio 2015. Kontraŭe, importoj en junio 2016 egalis al 149,5 miliardoj da eŭroj, malkresko je 5% kompare kun junio 2015.

«Pli ol duono el la eksportoj de eŭrozonaj landoj estas interna komercado» recibió 2 desde que se publicó el miércoles 17 de agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.