LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Pokemonaj aventuroj

Hodiaŭ nia kvartalo fariĝis fantasta nekonata kaj esplorinda mondo.

Hieraŭ la sistemo GPS fiaskigis nian intencon eliri ĉasi pokemonojn en Madrido. Sed hodiaŭ ni provis denove kaj ĉio iris laŭplane. Mi parolas pri la luda aplikaĵo Pokémon GO. En mia antaŭa afiŝo mi rakontas kiel unuaj kontaktoj kaj sperto kun tiu ĉi ludo pensigis min pri la ebleco ŝanĝi la mondon per ludoj kaj pri la malsamaj vizaĝoj de urboj.

Hodiaŭ ni eliris promenadi ĉirkaŭ nia hejmo en Madrido kaj malkovri tute novan vizaĝon de nia kvartalo. Mi rakontu al vi iomete pri kiel la ludo funkcias kaj kion ĝi prezentas al vi.

Kiel funkcias Pokémon GO?

pokemon_go_fotiloPokémon GO estas aplikaĵo disponebla por poŝtelefonoj androidaj kaj ipadaj. Instali ĝin estas plej simple, iru al la aplikaĵbutiko, serĉu ĝin kaj alklaru la butonon «instali». Instalinte ĝin vi povos iri al la aplikaĵpanelo de via poŝtelefono kaj alklaki ĝian piktogramon.

Kiam ĝi malfermiĝas la unuan fojon vi devas registriĝi. En postaj okazoj vi tuj vidos plenekrane mapon sur kiu troviĝos via rolulo GPSe lokita laŭ la pozicio kie vi troviĝas. Vi ja facile povos rekoni la stratojn ĉirkaŭ vi. Via rolulo moviĝos laŭ viaj movoj en la reala fizika mondo, ĝi sekvos viajn paŝojn.

Sed sur la ekrano de via poŝtelefono ne nur aperos vi sur la mapo, tio ja estus enua. Sur la ekrano de via poŝtelefono vi malkovros tute novan mondon. Por ekludi vi devas promenadi kaj de tempo al tempo via poŝtelefono per vibrado sciigos al vi pri la ĉeesto de iu pokemono proksime de vi. Tiam vi devas alklaki la pokemonon, enmanigi pokemonpilkon kaj lanĉi ĝin sur la pokemonon por kapti ĝin kaj enkalkuli ĝin inter viaj pokemonoj.

Plie sur la mapo vi vidos kiel la rutina panvendejo fariĝas pokemonhaltejo kie vi povas trovi interesajn kaj utilajn objektojn por via ludado. Plie kelkaj aliaj lokoj fariĝos ekzercejoj kie vi povas trejni viajn pokemonojn kaj bataligi viajn pokenomojn kontraŭ pokemonoj de aliaj ludantoj kiuj ankaŭ troviĝas proksime de la ekzercejo.

Jen kion ni ĝis nun esploris. Hodiaŭ ni ludis dum pli ol tri horoj tra la stratoj de nia kvartalo kaj ĉasis pli ol 40 pokemonojn, vizitis unu ekzercejon kaj haltis ĉe pluraj pokemonhaltejoj. Hodiaŭ nia kvartalo fariĝis fantasta nekonata kaj esplorinda mondo.

«Pokemonaj aventuroj» recibió 11 desde que se publicó el Domingo 17 de Julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.