LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Pola kontraŭmonopola oficejo komplikas la konstruon de la gasodukto «Nord Stream-2»

Laŭplane «Nord Stream-2» trairos la Baltan maron kaj duobligos la kapaciton de la jam ekzistanta gasodukto.

Libros gratis de las Indias

Laŭplane «Nord Stream-2» trairos la Baltan maron kaj duobligos la kapaciton de la jam ekzistanta gasodukto.

Fine de julio la pola kontraŭmonopola oficejo malfavore publike reagis al la projekto por konstruo de la gasodukto «Nord Stream 2». La kontraŭmonopola oficejo trovas en la gasa projekto minacon al loka konkurenco.

La gasan projekton «Nord Stream 2» estis lanĉita la pasintan jaron de entreprenkuno – joint venture – en kiu partoprenas eŭropaj entreprenoj kaj la rusa Gazprom. Fine de decembro 2015 la projektpartenoj sendis permesopeton al la kontraŭmonopola oficejo por estiĝo de la entrepremkuno al kio nun ĝi malfavore reagas.

La ĉefa celo de la projekto «Nord Stream 2» estas pumpi gason de Rusio al Germanio kaj laŭplane ĝi duobligos la kapaciton de la jam ekzistanta gasodukto «Nord Stream» kies itinero iras tra la Balta maro. La gasodukto «Nord Stream 2» laŭplane ankaŭ trairos la Baltan maron.

Meze de junio Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ankaŭ malfavore esprimiĝis pri la projekto kaj aldonis ke «se fine konstruita, la Nord Stream 2 povus ŝanĝi la pejzaĝon de la Eŭropa gasa merkato dum ĝi ne donas aliron al novaj provizofontoj aŭ al novaj provizantoj».

«Pola kontraŭmonopola oficejo komplikas la konstruon de la gasodukto «Nord Stream-2»» recibió 2 desde que se publicó el Lunes 15 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias