LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Hodiaŭ ĉefa piliero de nia Eŭropa civitana projekto fariĝas 3-semajna. Meze de julio ni lanĉis monkolektan kampanjon kaj promesis al kontribuantoj starigi novaĵretejon pri Eŭropo kaj minimume publikigi unu novaĵon ĉiutage. Ni jam havas pli ol dek subtenantoj al kiuj ni kore dankas kaj al kiuj ni aparte dediĉas tiun ĉi afiŝon.

La 22an de julio ni komencis plenumi la promesitan laboron. Ni enretigis kaj komencis nutri informan radaron pri Eŭropo. Jam pasis tri semajnoj kaj ni ĉiutage publikigis almenaŭ unu novaĵon – en multaj tagoj 2 aŭ 3 – pri okazaĵoj ligitaj al Eŭropo kaj Eŭropaj institucioj, organizaĵoj kaj diversaj aliaj agantoj.

En tiuj ĉi tri semajnoj ni atentigis pri vilaĝoj de riĉeco, atente sekvis la decidon de la Eŭropa Komisiono pri monpunoj pro troa deficito, plukis interesajn movojn rilate al la Briteliro, amplekse raportis pri energio, pritraktis sociajn ŝanĝojn jen en Slovakio, jen en Ĉehio, jen en Pollando. Laboro ankaŭ okupis elstaran lokon inter niaj publikigaĵoj kaj ekonomio troviĝas en la fonto kaj bazo de multaj el la publikigitaj novaĵoj. Ni ankaŭ donis atenton al ne tiom konataj landlimoj de Eŭropa Unio, notis proksimiĝon de Bosnio kaj kompreneble ni ne povis ignori la perturbojn kaŭzitajn de terorismo.

Ni jam publikigis pli ol 35 afiŝoj sed la nombro ne estas plej grava aspekto. Tio kio plej gravas estas la kialo pro kiu ni decidis referenci tiun ĉi ĉefan pilieron de nia projekto per la nomo «informa radaro». Ankaŭ gravas substreki ke neniu el la publikigitaj novaĵoj fontas el hazarda decido sed fontas el detale pripensita selektado inter pli ol 500 novaĵfontoj kaj ĉiutage entute pli ol 1000 novaĵtitoloj.

Nia celo estas ke Eŭropano fariĝu «via informa radaro pri Eŭropo» kaj ke ĝi estu plej utila al vi. Ni trovas la utilecon de niaj publikigaĵoj en la fakto ĉu tio kion vi trovas kaj legas en nia retejo helpas vin pli bone kaj amplekse kompreni okazaĵojn disvolviĝantajn en Eŭropo, antaŭvidi tendencojn, scenarojn kaj movojn kiuj naskos la Eŭropon de la estonteco.

Sed ni katastrofe erarus se ni vidus en vi nur leganton aŭ spektanton. Tial inter ĉefaj celoj de nia projekto troviĝas la deziro vivigi kaj animi Eŭropan komunan konversacion. Ni tre deziras ke pli kaj pli da personoj ekpartoprenu kaj ekagadu por pli egalecama kaj civitana Eŭropo sed ni ankaŭ bone scias ke agado kaj sukcesa aktivado nur fontas el fruktodonaj kaj enradikiĝinte ampleksaj konversacioj. Nur el tiuj ĉi konversacioj povas fonti la interkonsentoj por forta kaj potenca civitana agado tra Eŭropo, nepre trans landlimoj.

Tial ni invitas vin partopreni en la konversacio, registriĝi ĉe «Kune», nia konversacia platformo, kaj aldoni viajn valorajn komentojn. Legante niajn novaĵojn pripensu, kaj demandu al vi kial tio ĉi entute gravas? aŭ ne hezitu komenti kaj sendi aldonajn informojn pri la temo prezentita en la novaĵo.

Krome virtuala konversacio estas nur la unua paŝo al fizikaj renkontiĝoj «Babilrondoj pri Eŭropo» kaj pliaj konkretaj agadoj cele al aktiva partopreno en la konstruo de Eŭropo.

«Por aktiva partopreno en la konstruo de Eŭropo» recibió 1 desde que se publicó el Lunes 15 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias