LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Por-per, imagitaj-realaj komunumoj

En hodiaŭa afiŝo de la Blogo F30 oni pripensas plibonan adjektivon por anstataŭi tiun arterafitan kiun ofte estas uzata kiam oni parolas pri Esperanto, ja la celo de tiu serĉado de plibona adjektivo estas promocio de Esperanto kiel dua internacia lingvo. Tiu afiŝo rememorigis min pri la iama Por-per debato kiun komencis Pere Quintana per la afiŝo Per, ne por.

En sia afiŝo Pere parolas al ni kaj pri realaj komunumoj kaj pri imagitaj komunumoj kaj diras ke en tiuj realaj komunumoj la lingvo bone fartas kaj ĝi estas bonnivele parolata. Tute male, laŭ lia sperto kaj ankaŭ la mia, multaj el la ideologiaj esperantistoj, tiuj kiuj volas verdigi mondon kaj kiuj fakte ne estigas realan komunumon ĉar ili ne tre bone konas unu la alian, estas tiuj kiuj plej malbone regas la lingvon. En tiu debato aliaj blogistoj malsamgrade defendis porismon..

Mi kredas ke porismo apartenas al la mondo de la nacioj, fakte ĝi estas la oficiala diskurso de la verdaj aktoroj de la mondo de la nacioj. Kaj perismo estas natura sekvo en distribuita mondo, ido de la Interreto kaj la tutmondiĝo.

«Por-per, imagitaj-realaj komunumoj» recibió 0 desde que se publicó el domingo 8 de agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.