LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Por «Somewhere School of Sharing Economics»

La «Sharing Economy», la «kundivid-ekonomio», la «ekonomio de la komunaĵo», meritas kaj bezonas jam referencon ekvivalentan al la grandaj institucioj de la eŭropa socia teorio.

ArgaPablo Arriazu komentis hieraŭ la malfacilaĵojn de la nova generacio por alfronti la disvolvon de propra ekonomia teksaĵo animata de malsamaj valoroj. Malfacilaĵoj kiuj absolute transpasas la dekkvinismon kaj kiujn ni trovas ankaŭ en la tri Amerikoj kaj Eŭropo. Estas strange, ĉar neniam la ebloj konstrui viv-povajn ekonomiojn el tio malgranda estis tiom ĉemane.

Unuflanke, la «sharing economy» kreskas kaj surprizas eĉ ĉe la MIT pro la amplekso de ĝia ekonomia kaj socia sekvo. Eĉ spite tion ke, kiel rimarkigas O’Reilly, la naciaj kontado-sistemoj registras kiel nulon la valoron de la abundo. Ajn-okaze, la «Sharing Economy» kaj la P2P-sektoro» montras jam nombrojn tutmonde rimarkindajn.

Aliflanke, ĉe la mezo de la krizo, ekmarŝas energie nova industria revolucio kiu disvolviĝas kadre de pli ampleksa modelo kiu celas la ĉefrolecon de la malgrandaj skaloj ĉe tre produktivaj atingoekonomioj. Vera P2P-revolucio kiu jam proponas realajn alternativojn por la estigado de loka industrio kaj laboro.

Ĝenerale kion ni vidas estas ĝenerala movado al negocomodeloj orientitaj je la disvolvo de la komunaĵo, vera P2P-a produktado-maniero kiu disvolviĝas de la libera programaro ĝis la aŭtoindustrio kaj la agrokultura maŝinaro kaj komencas etendiĝi eĉ al la urbo- kaj spaco-admnistrado.

Kio mankas al la Ekonomio de la Komunaĵo

Tutcerte la antimerkatismo de la nunaj generacioj estas unu el la kultutaj heredaĵo pli kontraŭefikaj el la nov-liberalaj politikoj de la 80-aj kaj 90-aj jaroj. Tio igas pli urĝe ol neniam klarigi kial la merkato, liberigita je kaptoj kaj orientita al la estigado de komunaĵo estas la bazo de kiu ajn alternativa modelo abundo-estiga. Kaj tion oni faras povigante kaj kapabligante per konkretaj modeloj, per spertoj kaj diskurso, per teknologioj kaj metodo tiujn kiuj projektas novajn disvolvo-manierojn por siaj vilaĝoj kaj urboj.

La ŝanco venas el tio ke la redukto de la skaloj ankaŭ radikale transformas la instru-ofertojn: hodiaŭ eblas krei centron de tutmonda referenco kiu nutru lokajn mendojn sen ĉesi stimuli la esploradon, farante praktikajn laborejojn sed invitante regule, per altnivelaj videokursoj kaj rektaj videokonferencoj, la grandajn teoriulojn kaj entreprenemulojn kiujn ĉiuj konas.

Krome, lernejoj tiaj povus ne nur stariĝi ĉe la kampo de la nova industria revolucio aŭ la «sharing economy», sed ankaŭ entrepreni el ili la reinterpreton kiun postulas jam firmiĝintaj movadoj kiel la kooperativismo, la malperado de la socia partopreno, la kolektiva financado eĉ la renoviĝantaj energioj. Reinterpretoj kiuj difinos la post-krizan mondon.

Por «Somewhere School of Sharing Economics»

La «Sharing Economy», la «kundivid-ekonomio», la «ekonomio de la komunaĵo», meritas kaj bezonas jam referencon tian. Jam ne estas necese komenci el LondonoStokholmo por pridisputi la centrecon al la ofertoj de la alia flanko de la Atlantiko, ĉar pri kio temas estas, ĝuste, pri la antaŭenpuŝo de mondo sen rentoj de centralizado. Eĉ ne necesas komenci el ŝtata akademia agnosko kiam pri kio temas estas pri diskuti kaj disvolvi teknologian kaj socian far-manieron kies referencoj neniam ĝin bezonis por elstariĝi, disvolvi industriojn aŭ ekhavi publikan gravecon.

Tial, oni povas pensi, ke «Somewhere School of Sharing Economics» estas tuje realigebla projekto. Nur necesas klaraj konceptoj, bona tutmonda reto kaj komplica loko. Se ĝi estas periferia, pli bone. Se ĝi situas ĉe malnova konektilo – mezepokaj komercaj itineroj, rivero, haveno- eĉ pli bone. Ĉu ni komencu?

«Por «Somewhere School of Sharing Economics»» recibió 0 desde que se publicó el Sábado 16 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.