LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

La 23an de aprilo David de Ugarte publikigis afiŝon en kiu li parolis pri la Esperanta Civito, unue pri kio ĝi estas kaj due pri tio en kion ĝi povus transformiĝi. Iom pli poste mi esperantigis tiun afiŝon por ebligi al esperantoparolantoj nescipovantaj la hispanan partopreni en la diskutado. La afiŝo de David estis komente tre fruktodona, sume estis 15 komentoj kiuj poste kune kun ligilo al la afiŝo aperis en la oficiala retpaĝo de la Esperanta Civito.

En tiu kunteksto naskiĝis la ideo inviti s-ron Giorgo Silfer prelegi pri la Esperanta Civito en nia ĝardeno. La prelego fine okazis la 16-an de junio.

Giorgo Silfer alvenis al nia sidejo pli mapli je la 6-a vespere kaj antaŭ la prelego ni iom interparolis pri transnacieco, la ideo de fileo, cifereca cionismo kaj aliaj temoj. Dum la prelego Silfer faris enkondukon pri la naskiĝo de la ideo pri perfekta universala lingvo en Descartes, poste li rakontis pri la grava momento kiun signis la naskiĝo de volapuko kiel pruvo de la realigeblo kaj uzeblo de artefarita planita lingvo kaj li parolis pri Zamenhof kaj kiel tiu ĉi kunigis la ideon de universala lingvo kun la solvo de la juda demando. En la fino de la prelego Silfer parolis pri la raŭmismo kaj pri tiu ĉi kiel inspirfonto de la Esperanta Civito.

Post la interparolo kaj la prelego iĝis klare ke la Esperanta Civito ne direktiĝas al fileiĝo kaj ke niaj modeloj estas tre malsamaj sed estis interese aŭskulti kion rakontas la civitanoj.

«Prezento de la Esperanta Civito en nia ĝardeno» recibió 0 desde que se publicó el lunes 21 de junio de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.