LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Pri retiketo

La ĵusa lanĉo de kiberio kaj la pripensoj de Andrea Monticue pri la Interreto kaj Esperanto instigis min paroli pri retiketo.


Retiketo estas la aro da konvencioj laŭ kiuj oni devas konduti en virtualaj spacoj. Tiu ĉi termino populariĝis ekde publikigo en 1995 de la dokumento RFC 1855, “Netiquette Guidelines” sed oni jam ĝin uzadis almenaŭ ekde 1988 en USENET.

Tiuj ĉi unuaj konvencioj enfokusiĝis je la plioftaj sistemoj antaŭ al la naskiĝo de la TTT-o: novaĵgrupoj, retpoŝt-listoj kaj grupoj…klopodante minimumigi la sekvojn de la troloj donante norman interkonsentitan bazon al la estroj de la grupoj por forigi mesaĝojn en publikaj diskutoj.

Principoj de baza retiketo en blogoj

Spaco kiu estis aparte grava rilate la retiketon estis la blogsfero, kie la komento-sistemoj havas multajn trajtojn komunajn al la novaĵgrupoj kaj USENET.

La retiketo
en la blogoj fontas el la apliko de tri principoj: suvereneco de la aŭtoro, komplementeco de la komentoj kaj vereco de la identeco de la komentanto.

  • Principo de suvereneco de la aŭtoro: La interago okazas inter blogoj ne en la blogoj. La komentoj en la blogoj estas spaco de partopreno en la kreaĵo aŭ la argumentado de aliaj, tial, malakcepti aŭ forigi komentojn ne estas cenzuro. Malsame al USENET aŭ la tradicia gazetaro, en la blogsfero neniu administrando havas la povon senigi iun ajn je la eblo malfermi blogon aŭ devigi iun ajn fermi lian blogon, kio ja estus cenzuro. Blogo kaj ĝiaj afiŝoj estas kreaĵoj de ĝia aŭtoro kiu prenas sur sin la kostojn de ĝia teknika funkciado kaj donas la eblon al aliaj komplementi ĝin per iliaj komentoj. La aŭtoro sekve havas la tutan legitimecon decidi kiuj komentoj komplementas kaj kiuj ne.
  • Principo de komplementeco de la komentoj: La komentoj estas komplemento al la informo aŭ argumentado de la afiŝo, ili ne estas anstataŭaĵo de la propra blogo por la komentantoj, tial:
    1. Ne estas loko por komentoj kiuj, ekster-teme, klopodas fojon post fojo trudi debaton aŭ eksintenon de la aŭtoro kiu ne estis starigita aŭ kiu jam ne diskuteblas
    2. Komento ne povas esti pli longa ol la afiŝo kiun ĝi komentas. Eĉ mapli se ĝi estas unu el la unuaj publikigitaj. Se la komentanto bezonas pli da spaco li devas skribi tion en sia propra blogo referecante per ligilo la prikomentitan afiŝon por interagi per respurado. Se oni ne agas tiel, oni povas konsideri ĝin troleca kaj malakcepti ĝin sendepende de ĝia enhavo aŭ aŭtoro.
    3. La komentoj devas ĝenerale respekti bazan retiketon de la virtuala komunikado, heredaĵo de la malnovaj BBS sed tute aplikindaj en la blogoj: Ne senkreditigoj, insultoj aŭ argumentoj ad hominem, ne misuzi majusklojn (krioj), ne komenti sin mem fojon post fojo (komento-bombardo), Ne bildoj aŭ misgustaj esprimoj, ktp.
  • Principo de vereco de la identeco de la komentanto kiu konsilas konsideri trolado ne nur tiujn komentojn kun senkreditigoj, insultoj aŭ argumentoj ad hominem sed ankaŭ:
    1. la komentojn suspektindajn je nura promoci-celo de retejo, persono aŭ grupo, sendepende ĉu ili estas ekster-temaj aŭ ne.
    2. La komentojn faritajn de la sama persono per malsamaj kromnomoj ŝajnigante konversacion aŭ interkonsenton neekzistantan kaj ĝenerale trompa identec-anstataŭo.
    3. Ĝenerale ĉiun anonimecan komenton ĉar la aŭtoro ne estas membro aŭ konato de la komunumo responsa pri la blogo kaj li subskribis per identeco kiu ne ebligas respondon de la legantoj en alia loko propra de la komentanto( ĉu blogo,ĉu uzantopaĝo, ĉu vikio, ktp.)

«Pri retiketo» recibió 0 desde que se publicó el miércoles 1 de septiembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.