LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Produktado, ne konsumado; Economics of Commons, ne Sharing Economics

Seniginte la kooperativismon je ties originoj en la komunaĵo kaj enfokusiginte ĝin je la konsumado, la brita kooperativismo kaŭzis konstantan damaĝon al la transformiga potenco de la kooperativismo kiun ni ne devas ripeti hodiaŭ en la debato inter la ekonomio de la komunaĵo kaj la kunlabora konsumado

unidad de trabajo en un kibbutzKomento de Albert en la afiŝo de David malfermis la diskuton. Kaj ĝi estas tre grava. Ĉu«School of Sharing Economics» aŭ «School of Economics of Commons»? ĉu «Lernejo de ekonomia teorio de la kunlabora konsumado» aŭ «Lernejo de ekonomia teorio de la komunaĵo»? Oni povas argumenti ke verdire ili estas du flankoj de la sama afero: la emerĝantaj formoj de la kapitalo (la komunaĵo) kaj konsumado de la P2P-a produktado-maniero. Sed ili malfermas du malsamajn mondojn. Kaj hieraŭ, kun nia Doĝo, ni decidis meti la komunaĵon en la centron. Kial?

Unu el la rakontoj kiu plej grandan nocon faris al la mutualisma tradicio estis loki la deir-punkton de la Historio de la kooperativismo en la naskiĝon de la moderna konsumokooperativismo, la famaj «Pioniroj de Rochdale» de 1844. Farinte tion oni neis antaŭekzistantan kaj tre disvastiĝintan realaĵon de sociaj organizaĵoj bazitaj sur la komunaĵo kiuj tiam jam multajn jarojn ekzistis kaj foje eĉ kvin dek jarojn, fariĝintaj agraraj kaj labor-kooperativoj. Tiu ĉi rakonto, kiu plu estas la oficiala diskurso de la Internacia Kooperativa Alianco kaj kiun ni trovas ankoraŭfoje en la Vikipedio, disigis la kooperativismon disde la komunaĵo.

Ĝi ne estis rakonto naiva aŭ nur erara. En la emerĝanta kontinenteŭropa kooperativa mondo, la mutualismo, la kooperativismo kaj iome poste la katolika socia doktrino, lokis la ŝlosilon de la «socia problemo» ĉe la produktado povis proponi kontinuecon inter la rezistado al la alienado de la komunaĵo plenumita de la liberaluloj kaj la alternativoj al la floranta industria kapitalismo. Tamen en Britio, estis liberaluloj kaj anglikanaj socialkristanoj kiuj, sekvante la ovenisman tradicion, gvidis la naskiĝon de la I-a Brita Kooperativa Kongreso. Por ili, meti la fokuson al la konsumado estis maniero kontraŭstari la kreskantan radikaliĝon de la laborista movado kaj la «infektado» de «kontinenteŭropaj ideoj». Tial ili lokis la originojn de la kooperativismo ĉe Robert Owens, liberala filantropo, kaj datis la naskiĝon de la kooperativismo je la pioniroj de Rochdale (konsumokooperativismo).

En 1895, post multaj malfacilaĵoj ĉe la kunvoko pro lia intereso inkluzivigi klasikajn kapitalismajn entreprenojn, Neal, Wolff kaj Holyoyake sukcesis okazigi la unuan asembleon de la Internacia Kooperativa Alianco. Ne necesas diri ke la ĉeestantaro estis fundamente brita: kune kun Britio la plimulto el la delegitoj venis el Aŭstralio, Barato kaj Irlando, kaj ja oni konsideris kiel grandan sukceson la inkluzivigon de la germana kristana kooperativismo kaj ĝia influareo. Tio estas, la socialkristana hegemonio estis evidenta. Tial ili signis la «nepolitikismon» kiel unu el a bazoj de la movado, io kio eksterlasis plej grandan parton de la eŭropa kooperativismo, ligita ĉu al la katolikaj partioj ĉu al la socialisma partioj aŭ al liberecana sindikatismo.

Kiel politika movo ĝi estis sendube majstra…por la anglaj socialkristanoj. Tamen la damaĝo montriĝas hodiaŭ: la granda kooperativismo ne rekonas sin en la komunaĵo… estante tiu la ĉefa valoro de ĝiaj originoj kaj la ĉefa vojo de ĝia estonteco.

Ĉu ripeti la erarojn?

Hodiaŭ ni troviĝas antaŭ simila dilemo. La tradicio de la angla-saksa socia kritiko komprenas la ekonomian demokration kiel specon de «demokratio de la konsumantoj» kaj el tiu vidpunkto, la «kunlabora konsumado», la «sharing economy» estus la difinanta centro de la evoluo de la produktado-maniero trans la industria kapitalismo.

Sed, fine mutuala societo de asekuroj ne transformas la ekonomiajn rilatojn se ĝi ne estas parto kaj dependas de pli ampleksa demokratia teksaĵo kie necese la ĉefan rolon ludas la laborkooperativoj. Bona parto el la asekuraj kompanioj en Eŭropo kaj Usono estas mutualaj societoj, tio estas konsumokooperativoj… sed la plej granda parto el la membroj eĉ ne scias ke ili partoprenas en kooperativa skemo.

Io simila okazas rilate la praktikojn de la «sharing economy». La kunlabora konsumado ne estas parto de la transiro al P2P-a produktado-maniero se ĝi ne estas en la kadro de la disvolvo de la komunaĵo kaj la P2P-produktado, sam-maniere ke la konsumokooperativismo ne estigas demokratian signifon por ekonomio se ĝi ne estas en la kadro de kooperativa industria teksaĵo.

Seniginte la kooperativismon je ties originoj en la komunaĵo kaj enfokusiginte ĝin je la konsumado, la brita kooperativismo kaŭzis konstantan damaĝon al la transformiga potenco de la kooperativismo kiun ni ne devas ripeti hodiaŭ en la debato inter la ekonomio de la komunaĵo kaj la kunlabora konsumado. Tial kiam ni parolas pri disvolvi la socian kaj ekonomian Teorion kiu klarigu kaj antaŭenpuŝu la transiron de produktado-manieroj en kiuj ni vivas, ni ne devas ripeti la eraron. Ni konstruos «Somewhere School for the Economics of Commons», «Lernejon por la Ekonomio de la Komunaĵo» kiu servu al tiu kiu volas lerni por fari kaj kiel gastejo por kiuj volas esplori.

«Produktado, ne konsumado; Economics of Commons, ne Sharing Economics» recibió 0 desde que se publicó el Martes 19 de Junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Natalia Fernández.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.