LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Resondado, Respurado, Interagado

En komento al la afiŝo pri la signifo de la TTT-iloj Manolo Pancorbo faris lingvan rimarketon rilate la vorton eĥosondado. Li demandis al mi ĉu per tiu vorto mi celis saman koncepton de respurado kaj li referencis al diskuto pri la temo en Ipernity-paĝo.

En la diskuto de la Ipernity-paĝo diskutantoj limiĝas al pripensado pri la trafeco kaj/aŭ la komprenebleco de tiuj komputilaj terminoj sed ja kio plej gravas, kiel mi diris plia komento, estas la fakto ke respurado kaj resondado faciligas interagadon/konversaciadon kaj la sekvoj de ilia ŝalto/malŝalto.

Tial mi decidis iom pli bone informiĝi pri kio estas Resondado kaj Respurado. Mi jam informiĝis kaj nun mi celas prezenti ĉi-sube tion kion mi lernis.

Respurado (Trackback)

La respuradoj estis origine programitaj de SixApart, kreintoj de MovableType blogo-pakaĵo. SixApart tre klare kaj simple prezentas respuradon:

Resume, Respurado estis elpensita por disponigi atentigo-metodon inter retejoj: Tio estas metodo per kiu la persono A diras al la persono B: “Tio ĉi estas io kio povus vin interesi”. Por tio la persono A sendas respuradon al la persono B.

jen eĉ plibona klarigo pri respurado:

  • La persono A afiŝas ion en sia blogo.
  • La persono B volas komenti en la blogo de la persono A, sed li volas ke liaj propraj legantoj vidu tion kion li diras kaj ke ili povu komenti en lia propra blogo.
  • La persono B afiŝas en sia propra blogo kaj sendas respuradon al la blogo de la persono A.
  • La blogo de la persono A ricevas la respuradon, kaj ĝin montras kiel komenton al la origina afiŝo. Tiu ĉi komento enhavas ligilon al la afiŝo de la persono B.

Resondado (Pingback)

La oficialaj dokumentoj pri Resondado diras:

Ekzemple, Zamenhofo publikigas interesan afiŝon en sia blogo. Ŝlejero legas la afiŝon de Zamenhofo kaj ĝin komentas, metante ligilon al la afiŝo de Zamenhofo en sian afiŝon. Per resondado, la programo de Ŝlejero povas aŭtomate atentigi Zamenhofon pri tio ke Ŝlejero menciis kaj metis ligilon al lia afiŝo, kaj la programo de Zamenhofo povas aperigi tiun informon en lia retejo.

Jen tre simpla klarigo pri resondado:

  • Zamenhofo afiŝas en sia blogo.
  • Ŝlejero afiŝas en sia blogo kaj metas en sia afiŝo ligilon al la afiŝo de Zamenhofo. Se ambaŭ havas ŝaltita resondado-opcion aŭtomate sendiĝos atentigo al Zamenhofo.
  • Zamenhofo akceptas la respuradon. Tiam la blogo de Zamenhofo montas la respuradon kiel komenton al la origina afiŝo.

La ĉefa diferenco troviĝas en tio ke resondado estas aŭtomata kaj respurado ne.

Interagado
Intergado

La celo estas faciligi la interagadon inter blogistoj kaj ebligi al pli da personoj konversacii/interagi (la legantoj de Zamenhofo kaj Ŝlejero povas pluriri per la ligiloj al la alia afiŝo). Ĉu vi volas interagi/konversacii?, Se jes ŝaltu kaj respuradon kaj resondadon.

«Resondado, Respurado, Interagado» recibió 0 desde que se publicó el Jueves 12 de Agosto de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.