LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Rumanio ankaŭ rete defias unusolan merkaton

Oni lanĉas retan bazaron ekskluzive adresitan al naciaj produktantoj.

Prácticas en las Indias

Oni lanĉas retan bazaron ekskluzive adresitan al naciaj produktantoj.

Rumania provizanto de servoj en la sektoro de informa teknologio lanĉis retan bazaron ekskluzive adresitan al lokaj produktantoj. Tiu ĉi iniciato aldoniĝas al leĝo aprobita en Rumanio kiu trudas lokajn produktojn al superbazaroj.

En la komunikaĵo pri la lanĉo de la reta bazaro ties lanĉintoj substrekas la preferon je rumaniaj produktoj kaj varoj fronte al eksterlandaj kaj parolas pri kredo je pli bona bonkvaliteco de rumaniaj produktoj. En la komunikaĵo estas rimarkebla konfuza kaj interŝanĝebla uzo de la vortoj «lokaj» «naciaj» kaj «rumaniaj» kaj ĝenerale estas malfacile determini ĉu la iniciatintoj celas reklami produktojn geografie proksimajn aŭ nur temas pri nacia klasigo.

Esploro de nia redakcio ankaŭ konfirmas la maleblecon de eŭropaj civitanoj krom loĝantaj en Rumanio fari aĉetojn en la lanĉita reta bazaro. Tio ĉi enkadriĝas inter baroj al retkomerco kiuj minacas konkurencon en Eŭropa Unio laŭ sektora esploro ellaborata de la Eŭropa Komisiono.

Ankaŭ menciindas ke la kreo kaj lanĉo de la reta bazaro estis financita de EU-fondusoj.

«Rumanio ankaŭ rete defias unusolan merkaton» recibió 2 desde que se publicó el Jueves 18 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias