LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Rumanio trudas lokajn produktojn al superbazaroj

Kelkaj spertuloj pri leĝoj jam atentigas pri malrespekto de la Traktato pri la Funkciado de Eŭropa Unio.

Kelkaj spertuloj pri leĝoj jam atentigas pri malrespekto de la Traktato pri la Funkciado de Eŭropa Unio.

Meze de julio Klaus Iohannis, rumania prezidento, subskribis leĝon kiu devigas superbazarojn plenigi siajn bretojn, je minimuma 51 procento, per lokaj produktoj. La subskribo de la prezidento ekvalidigas la leĝon kiun jam aprobis la rumania parlamento en junio.

Laŭ la aprobita kaj jam valida leĝo, 51% el la produktoj kaj varoj laŭleĝe devos esti lokaj en la adresitaj superbazaroj. En la teksto de la leĝo oni ankaŭ mencias esceptojn dum vintro kiam enportitaj fruktoj kaj legomoj egalas al 70% de la totala ofertado.

Lara Skoblikov, spertulo pri leĝoj kaj membro de Internacia Organizaĵo pri plenumo de leĝoj rilataj al nutrado kaj nutraĵoj, jam atentigis ke la leĝo aprobita en Rumanio malrespektas la traktaton pri la funkciado de Eŭropa Unio. La traktato protektas liberan moviĝon de varoj ene de la Unio kaj malpermesas al naciaj leĝoj plifaciligi la vendadon de naciaj varoj fronte al enportitaj varoj.

«Rumanio trudas lokajn produktojn al superbazaroj» recibió 2 desde que se publicó el Jueves 11 de Agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.