LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Senlaboreco malaltiĝas al 20% en Hispanio

20% estas la plej malalta nivelo ekde 2010

20% estas la plej malalta nivelo ekde 2010

La senlaboreco-indico malaltiĝis je 216.700 personoj en la dua trimestro de la kuranta jaro kompare kun la unuaj tri monatoj kaj atingis 20% la unuan fojon ekde 2010, laŭ donitaĵoj de la hispana oficejo pri statistiko.

La provizora ministro pri Ekonomio, Luis de Guindos, trovis «bonan novaĵon» en la donitaĵoj kaj montris sin fidplena pri la atingo antaŭ la fino de la jaro de niveloj pli malaltaj ol la aktuala ĵus atingita 20%.

La totala nombro de senlaboruloj en Hispanio, en la dua trimestro de 2016, egalas al 4.574.700 personoj. El ili, la 47% (2.154.100) estas longtempaj senlaboruloj.

La malaltiĝo al 20% efektiviĝis spite la fakton ke la malkresko en la dua trimestro estis la plej modera ekde 2013.

«Senlaboreco malaltiĝas al 20% en Hispanio» recibió 1 desde que se publicó el viernes 29 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.