LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Senpaga poŝtelefona retmigrado jare limiĝos je 90 tagoj

Eŭropanoj rajtos senpage retmigradi dum maksimume 30 sinsekvaj tagoj kaj jare dum totale 90 tagoj.

Libros gratis de las Indias

Eŭropanoj rajtos senpage retmigradi dum maksimume 30 sinsekvaj tagoj kaj jare dum totale 90 tagoj.

Ekde junio 2017 klientoj de Eŭropaj telefonkompanioj povos senpage retmigradi ene de Eŭropa Unio. Kromaj pagoj pro poŝtelefonado, tekstmesaĝoj aŭ similaj telefonservoj estos nuligitaj sed, laŭ informoj ĵuse publikigitaj de la Eŭropa Komisiono, la senpageco de poŝtelefona retmigrado limiĝos je maksimume 30 sinsekvaj tagoj kaj je 90 tagoj jare.

Tiuj ĉi limigoj al senpaga retmigrado plenumota ene de Eŭropa Unio diskoniĝis hieraŭ kiam la Eŭropa Komisiono publikigis malnetan plenumplanon kiu detaligas adoptotan prian regularon. En la publikigita malneto la Eŭropa Komisiono ankaŭ proponas tarifojn por uzado ekster senpagaj periodoj. Po 4 centonoj da eŭroj por minuto, po 1 centono por tekstmesaĝo kaj por 0,85 centonoj por MB.

La publikigita malneto estos pridiskutata kun la membroŝtatoj kaj la Korporacio de Eŭropaj Reguligaj Oficejoj pri Elektronikaj Komunikoj dum la venontaj monatoj antaŭ ol esti adoptita la 15-an de decembro.

«Senpaga poŝtelefona retmigrado jare limiĝos je 90 tagoj» recibió 1 desde que se publicó el Martes 6 de Septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos nuestros blogs en la
página de registro de Matríz.

El Correo de las Indias es el agregador y plataforma de blogs de los socios del Grupo Cooperativo de las Indias y es mantenido y coordinado por los miembros de la comunidad igualitaria de las Indias