LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Aro el 40 maŝinoj mem-fabrikeblaj por starigi aŭtonoman komunumonPasintsemajne ni publikigis la ferman afiŝon de nia debato pri la skaloj, lokante la neadaptiĝon de la financa kapitalo al la malgranda skalo en la komencon de la krizo. Ĝi estas grava afiŝo en nia evoluo, sed ĝi partoprenas en pli ampleksa kaj tutmonda debato: Michel Bauwens titolis «Scope, not scale» en Al Jazeera kaj atentigis en la blogo de la P2P Foundation pri la noda momento atingita kun Wiki Speed (aŭto koncipita kiel libera aparataro, malmultekosta kaj sporta dezajnita por ties hejma fabrikado) kaj precipe kun la lanĉo far «Open Source Ecology» de ties platformo de «Xtreme Manufacturing», teknologio por la disvolvo kaj loka produktado de ĉiuspeca aparataro (de brikofabriko al komputilo). La debato pri la skaloj signas la pason de la revolucio de la distribuita komunikado al la mondo de la distribuita materiala produktado kaj ĝin akompanas la disvastiĝo kaj normaliĝo de elementoj kiuj antaŭ apenaŭ nur unu jaro ŝajnis tiel revoluciaj kiel la P2P-valutoj kaj kiuj nun tentas eĉ centrajn ŝtatojn kiel Kanadon.

«Skaloj kaj P2P-revolucio» recibió 0 desde que se publicó el Domingo 1 de Julio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.