LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Slovaka ĉefministro ankaŭ plenumas diplomatian agendon survoje al Bratislavo

Robert Fico, slovaka ĉefministro, kies lando okupas nun la prezidantecon de la Konsilio de Eŭropa Unio jam vojaĝis al Parizo kaj Moskvo kaj hodiaŭ partoprenas en renkontiĝo de la Visegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

Robert Fico, slovaka ĉefministro, kies lando okupas nun la prezidantecon de la Konsilio de Eŭropa Unio jam vojaĝis al Parizo kaj Moskvo kaj hodiaŭ partoprenas en renkontiĝo de la Visegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

Survoje al la kunveno de la Eŭropa Konsilio okazonta la 16-an de septembro en Bratislavo, ŝtatestroj plenumas intensajn diplomatiajn agendojn. La germana kanceliero, Angela Merkel, entute renkontiĝos kun pli ol 14 aliaj ŝtatestroj, François Hollande gajnas peran rolon en la rilatoj kun Suda Eŭropo kaj la slovaka ĉefministro Robert Fico, kies lando nun okupas la prezidantecon de la Konsilio de Eŭropa Unio, jam vojaĝis hieraŭ al Parizo kaj Moskvo.

En Parizo Robert Fico partoprenis renkontiĝon de la eŭropaj socialdemokratoj kies ĉefa celo estis prilabori komunan agedon por la kunveno en Bratislavo. En la pariza renkontiĝo ankaŭ partoprenis la franca prezidento François Hollande, la greka ĉefministro Alexis Tsipras, la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Martin Schulz kaj la reprezentanto de Eŭropa Unio por eksterlandaj aferoj Federica Mogherini.

Post Parizo la slovaka ĉefministro vojaĝis al Rusio kie li intervidiĝis kun la rusa prezidento Vladimir Putin. Kvankam estas jam sciate pri telefonaj konversacioj triope inter François Hollande, Angela Merkel kaj Vladimir Putin kaj pri renkontiĝo de la triopo dum la venonta G20-kunveno en Ĉinio, la vizito de Robert Fico al Rusio donas al li apartan rolon kiel portanton de rusa mesaĝo al la bratislava kunveno.

En la renkontiĝoj inter Robert Fico kaj la Vladimir Putin ĉefaj punktoj estis la situacio en Ukrainio, estontaj rilatoj inter Rusio kaj Eŭropa Unio kaj la konstruo de la gasodukto «Nord Stream 2». Tiu ĉi lasta punkto estas aparte tikla por la slovaka ĉefministro ĉar la konstruo de la gasodukto «Nord Stream 2» povus endanĝerigi la landajn enspezojn pro transportado de gaso tra slovaka teritorio.

Hodiaŭ Robert Fico partoprenas en renkontiĝo de la Visegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

«Slovaka ĉefministro ankaŭ plenumas diplomatian agendon survoje al Bratislavo» recibió 1 desde que se publicó el viernes 26 de agosto de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.