LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Spavoj plene povigitaj de Linukso

Kreskas la uzado de Linukso en la industrio de spavoj

spavoParrot estas entrepreno kiu dediĉas sin al la fabrikado de tre diversaj aparatoj. Inter iliaj plej popularaj produktoj troviĝas spavoj aŭ senpilotaj aviadiloj. Estas ĝojige vidi kiel en la lastaj jaroj ili pli kaj pli uzas Linukson en siaj produktoj. Unu ekzemplo de produkto kiu uzas Linukson estas la spavo Bebop kaj ĵuse ili lanĉis tutan produktolinion povigitan de Linukso.

Por produkti ĉiujn ĉi produktojn ili kreis la programaron FreeFlight 3.0. Kiel kodumulo kaj ludemulo mi tre interesiĝas pri la libereco de tiu programaro. Sed spite ĝian nomon en kiu troviĝas la vorto «Free» mi ne sukcesis trovi klaran indikon pri tio ĉu ĝi estas libera programaro aŭ ne. En mia serĉado mi nur trovis informon pri ĝia disponebleco en App Store kaj Google Play.

La aplikoj de spavoj estas tre diversaj. Ekzemple en antaŭa afiŝo ni prezentis du videojn pri spavoj kaj ties aplikoj. La unua video prezentas aplikon de spavoj por turismaj celoj kaj la dua prezentas aplikon por socia kontrolo. Ĉi-sube mi aldonas la unuan videon. Bonan spektadon! Vi ĝuos la belajn marajn kaj rokecajn pejzaĝojn de Kuracao, insulo en la Karibia Maro.

«Spavoj plene povigitaj de Linukso» recibió 5 desde que se publicó el Jueves 25 de Junio de 2015 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.