LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Stato de Eŭropa Unio 2016: Konstrua spirito kaj konkretaj agoj por plua konstruado de la Eŭropa revo

Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, prezentis konstruan spiriton kiel fundamentan principon kaj diskonigis konkretajn agojn por plua konstruado de la Eŭropa revo dum sia prelego pri la stato de Eŭropa Unio 2016.

Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, prezentis konstruan spiriton kiel fundamentan principon kaj diskonigis konkretajn agojn por plua konstruado de la Eŭropa revo dum sia prelego pri la stato de Eŭropa Unio 2016.

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono komencis sian prelegon per vortoj koncernantaj la konstruon de Eŭropa Unio kaj ties progreson. Junker trovas ke en la nuna stato de la konstruo de Eŭropa Unio ankoraŭ necesas pli da Eŭropo kaj pli da uneco. Plie li konstatis la konfliktojn inter eŭropa integriĝo kaj naciaj interesoj kaj kvankam li emfaze esprimis la deziron ne damaĝi naciajn interesojn, li ankaŭ starigis konstruan spiriton kiel fundamentan principon. «Ni ne estas ĉi tie por detrui sed por konstrui» deklaris Jean-Claude Juncker.

Post tiuj ĉi vortoj pri la konstruo de Eŭropa Unio Juncker komencis pritrakti diversajn temojn troviĝantajn inter la prioritatoj de la komisiono kiun li prezidas. Tiel li parolis pri senlaboreco kaj pri la neceso agadi por la rajtoj de la laboristoj kaj pri la antaŭenpuŝo de pli sociala Eŭropo. «Laboristoj devas gajni la saman salajron kontraŭ la sama laboro ĉie tra Eŭropo» prezentiĝis inter la defioj starigitaj en la ĉi-jara prelego pri la stato de Eŭropa Unio.

Tiam li daŭrigis sian prelegon per referenco al la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado, substrekis la neceson priatenti la troan kreskadon de deficitoj tra Eŭropo sed tuj poste ankaŭ emfazis la neceson impulsi kreskadon. Eble pro la neceso de stabileco aŭ pro la prezento de detaloj pri la graveco de la traktatoj pri komerco tiam ankoraŭ kelkajn frazojn poste, en tiu ĉi punkto de la prelego Juncker parolis pri la decido de Britio forlasi Eŭropan Union. Per malmultaj vortoj pri tiu ĉi temo la prezidanto de la Eŭropa Komisiono diris ke la Briteliro ne estas minaco por Eŭropa Unio kaj rememorigis pri la netuŝebleco de la libereco de moviĝo. «Libereco de moviĝo ne estas modifebla laŭ apartaj interesoj aŭ preferoj» li aldonis.

Sekvis tiam prezento de la graveco de la traktatoj pri komerco por la kreado de laborpostenoj kaj la kunlaboro kun aliaj mondopartoj. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono diris ke Eŭropa Unio jam kunlaboras kun 140 malsamaj landoj kaj aldonis ke po unu el 7 laborpostenoj en Eŭropo kreas la eksportoj. En tiu ĉi punkto Juncker esprimis sian apogon al la ratifo de la traktato pri komerco kun Kanado.

Pri la klimata interkonsento atingita en Parizo Juncker rememorigis pri la gvida rolo de Eŭropa Unio kaj faris vokon al ties ratifo. Antaŭ ol ekparoli pri konkretaj agoj Juncker faris kelkajn menciojn pri la valoro de la historio de Eŭropo kaj la nepra devo ne forgesi ĝin.

Inter konkretaj agoj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono diskonigis batalon kontraŭ socia maljusteco kaj imposta fraŭdo, impulson de diĝita konektiteco, la kreon de favora medio por privata investado, investon je junuloj, helpon por la kreado de entreprenoj, defendan kunlaboron kaj solidaran agadon antaŭ la krizo de rifuĝintoj. Por ĉio ĉi Juncker anoncis la duobligon de la Eŭropa investfonduso.

Por fini sian prelegon Junkcer vokis al kolektiva respondeco, atentigis pri la malutilo kaj falseco de diskursoj laŭ kiuj ĉiuj sukcesoj estas naciaj kaj ĉiuj malsukcesoj eŭropaj. Tiam li denove emfazis la gravecon kaj valoron de la historio de la Eŭropa integriĝo kaj finis per kuraĝigo al fortvola laborado por plua konstruado de la Eŭropa revo.

«Stato de Eŭropa Unio 2016: Konstrua spirito kaj konkretaj agoj por plua konstruado de la Eŭropa revo» recibió 3 desde que se publicó el Miércoles 14 de Septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Pingbacks recibidos desde otros blogs

  1. […] del proyecto de creación de un cuerpo de jóvenes voluntarios europeos anunciado durante el discurso sobre el Estado de la Unión. La Comisión Europea está, quizás de forma intuitiva desde el lugar que ocupa como órgano […]

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.