LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Surplanke neniu tapiŝo

Skabio de Sten Johansson estas la unua paŝo en tiu ĉi mia nova plano.

pridemandaro_policoHodiaŭ mi komencis legi la romanon Skabio de Sten Johansson. Mi ne multe informiĝis pri tiu romano antaŭ ol komenci ĝin legi tamen laŭ tio, kion mi ĝis nun legis, temas pri krimromano. Mi jam legis la unuan ĉapitron kaj la komencon de la dua kaj mi scias ke okazis akcidento aŭ krimo kaj ke la polico enprizonigis akuziton kiu deklaras sin senkulpa. Ĝis nun mi legis pri liaj du unuaj malkonformaj kaj korpremaj noktoj en la ĉelo kaj sekvis la pridemandadon fare de polica duopo kiu konsistas el mutulo kaj babilemulo. Mi ĝuas la legadon.

Ekde kiam mi lernis Esperanton mi multe legis kaj poezion kaj romanojn kaj ĉefe multajn eseojn. Tamen ĝis nun mia legado kaj elekto de legaĵoj estis iom ĥaosa. Mi jen kaj jen plukis, komencis legi kaj foje finis kaj foje ne finis la legadon. Mi nun volas ŝanĝi tion, mi volas pli regule legi, elekti kelkajn ŝatatajn aŭtorojn kaj legi ĉion kion ili ĝis nun verkis. Skabio de Sten Johansson estas la unua paŝo en tiu ĉi mia nova plano.

Mi jam legis kelkajn verkaĵojn de Sten Johansson kaj mi ŝatas la laboron de lia plumo kaj tio kion mi ĝis nun legis de Skabio konfirmas mian ŝaton de liaj verkoj. Mi nun daŭrigos la legadon kaj en la venontaj tagoj informos vin pri kiel finis la afero. Ne zorgu! mi ne malkovros kiel solviĝas aŭ finiĝas la intrigo de la romano.

Pri la titolo de tiu ĉi afiŝo ne multe pensu. Mi simple elektis frazon el la romano kiu kaptis mian atenton aŭ plaĉis al mi. «Surplanke neniu tapiŝo» estas la frazo kiu metas finon al la priskribo de la ĉambro kie one pridemandas la akuziton en la unua ĉapitro de Skabio.

«Surplanke neniu tapiŝo» recibió 2 desde que se publicó el martes 6 de diciembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Comentarios recibidos en este post y unidos a la discusión global de todos a través de la Matriz, nuestro espacio conversacional.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.