LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Torun_Merian_1641Toruń, la naskiĝurbo de Koperniko, regalas siajn vizitantojn per tempa vojaĝo al la Mezepoko. Jen kiel Teresa Nemere prezentas al ni la urbon.

Pro historio, arkitekturo kaj pitoreska situo ĉe la bordo de Vistulo, la urbo Toruń estas unu el la plej interesaj urboj en Pollando. Ĝi allogas multajn turistojn. La plej ofte vizitata objekto en Torun sendube estas muzeo pri Nikolao Kopernik, la granda astronomo, kiu naskiĝis en la urbo. La muzeo, aranĝita en du tipaj torunaj mezepokaj-loĝdomoj, prezentas panoramon de diversaj interesiĝoj kaj okupoj de la granda renesanca scienculo, ĝenerale konata en la mondo nur kiel astronomo. Oni trovas tie rarajn ekzemplerojn de liaj verkoj kaj diversajn omaĝmemoraĵojn pri li.

Ĵus pasintan aŭguston, dum nia esplorvojaĝo al la Eŭropo de la kundivido, ni havis la okazon bone konatiĝi kun Pollando kaj Toruń fine rezultis unu el niaj plej agrablaj kaj mirindaj eltrovoj. Sed ne nur la reveno al la Mezepoko kaj la aventuroj de la renesanca scienculo ravis nin. Ni pleje ĝuis la urbon dank’ al la akompano de Kinga Nemere kiu gvidis nin al la malkovro de la verdaj juveloj de Toruń. Ni vizitis la Kopernik-muzeon kie ni spektis en Esperanto son-bildan spektaklon ĉe makedo de la urbo kaj poste ni iris viziti la Etnografian Muzeon. En la Etnografia Muzeo atendis nin Maria Pokrzywnicka kiu en la Z-lingvo ĉiĉeronis nin tra la muzeo kaj detale rakontis al ni pri la diversaj ekspoziciaĵoj.

Mayra_Maria_etnografiamuzeo Mayra kaj Kinga antaux la oblikva turo

«Toruń, la mezepoka urbo kun verdaj juveloj» recibió 3 desde que se publicó el miércoles 10 de septiembre de 2014 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.