LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Traktatoj pri komerco kun Kanado kaj Ekvadoro pretas por subskribo kaj ratifo

La traktato kun Kanado devos trovi aprobon en la parlamentoj de ĉiuj membroŝtatoj kaj la ekvadora traktato vere temas pri aliĝo de Ekvadoro al jam ekzistanta traktato kun Peruo kaj Kolombio.

La traktato kun Kanado devos trovi aprobon en la parlamentoj de ĉiuj membroŝtatoj kaj la ekvadora traktato vere temas pri aliĝo de Ekvadoro al jam ekzistanta traktato kun Peruo kaj Kolombio.

Dum intertraktadoj kun Usono pri la Transatlantika traktato pri komerco kaj investado frostiĝas, aliaj traktatoj pri komerco kun aliaj mondopartoj atingas subskriban kaj ratifan fazon. Kanado jam diskonigis sian deziron pri rafito de sia traktato kun Eŭropa Unio en 2017 kaj Ekvadoro pri la sia hastas iom pli, ĝi ŝatus ke aprobo de ĝia traktato okazu antaŭ la fino de la kuranta jaro.

La intertraktadoj survoje al traktato inter Eŭropa Unio kaj Kanado (CETA, laŭ la franca) finiĝis en 2014 kaj dum la venontaj monatoj ĝi alfrontos la ratifan procezon. La kanada ministro pri komerco, Chrystia Freeland, jam esprimis sian deziron pri subskribo en oktobro kaj ratifo komente de la venonta jaro.

Tamen la atingo de subskribo kaj ratifo de CETA ne estos facila tasko. En julio, la Eŭropa Komisiono anoncis ke la naciaj parlamentoj de la 28 membroŝtatoj devos voĉdoni pri la traktato kun Kanado antaŭ ol ĝi estu definitive adoptita.

Kontraŭe la subskribo kaj ekvalidiĝo de la traktato pri komerco kun Ekvadoro devos trovi aprobon nur en la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Konsilio. Tiu ĉe malsamo kompare kun la Kanada traktato estas bonaj novaĵoj por la ekvadora hasto kaj fontas el fakto ke la traktato kun Ekvadoro vere temas pri aliĝo de Ekvadoro al ekzistanta traktato pri komerco en kiu jam partoprenas Kolombio kaj Peruo. Tiu ĉi fakto ankaŭ prezentas la ekvadoran traktaton kiel gravan paŝon en la plifortigo de la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj la Anda komunumo.

Plie menciindas ke la ekvadoran haston estigas la fakto ke en junuaro 2017 ekvadoraj produktoj perdos doganajn favorajn tarifojn donitajn de Eŭropa Unio, kio estiĝos grava frapo por eksportoj de la lando.

«Traktatoj pri komerco kun Kanado kaj Ekvadoro pretas por subskribo kaj ratifo» recibió 1 desde que se publicó el martes 13 de septiembre de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.