LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Transnacieco kaj imagitaj komunumoj

Alveninte el Zaragoza, kie oni prezentis la lastan libron de David de Ugarte «La venantaj Estontecoj», mi trovis en la blogo de Ralf Dumain afiŝon kies titolo estas «Imagitaj komunumoj». Estas amuze ĉar fakte la nova libro de David estas veto por la malo: la realaj komunumoj kiel kreantoj de riĉeco kaj bonstato por iliaj membroj kaj ilia medio.

En sia afiŝo Ralf Dumain informas pri la deveno de la termino Imagitaj komunumoj kaj referencas al kelkaj tekstoj kiuj malsamdetale pritraktas la temon. Kep ENDERBY en sia teksto «Bezonata: nova mondordo» prave diras ke nacioj estas nur imagataj komunumoj. Kep rifuzas la naciojn sed favoras plian imagitan komunumon

ke identeco estu ne nacia sed homarana

Jes, la homaro, nenio alia ol plia imagita komunumo. La materialiĝo de tiu ĉi ideo signifus la pason el mondo malcentralizita al mondo centralizita. La puzlomondo, tio estas la mondo de la nacioj, estas la kuniĝo de multaj foje centralizitaj foje malcentralizitaj retoj. Tiuj retoj estas la ŝtatoj kiuj estas materialiĝoj de la nacioj.

La ideo de sola tutmonda politika korpo, de Ŝtato Unuiĝinta de la tero (materialiĝo de tiu imagita komunumo: la homaro), estas profunde totalisma, sendepende de kiom demokratiaj oni ĝin ŝajnigas, mondo sub sola leĝo, sub sola registaro, sen eblo de ekzilo, rifuĝejo aŭ fuĝo estas timinda mondo, frandaĵo por la ŝtata arbitreco kiu ĝustadifine troviĝus libera je kritiko, ekstera apozicio aŭ sendependa juĝo.

Jen ni vidas kiel danĝera estus la paso el malcentralizita mondo al centralizita mondo. Jen la graveco de la transnacieco kaj la realaj komunumoj.

Transnacieco estas la negado de la nacia identeco kaj sekve la starigo de rilatoj kun aliaj trans kaj sendepende de la nacioj.

En la publika konversacio disvolviĝanta en Esperanto transnacieco malabundas kaj eĉ mi dirus ke ĝi tute ne ekzistas. Abundas internaciismo kaj kvazaŭnaciismo, tio estas, la konversacioj estas kaptitaj de la imagitaj komunumoj.

«Transnacieco kaj imagitaj komunumoj» recibió 0 desde que se publicó el sábado 15 de enero de 2011 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.