LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Transnaciiĝo, nacieco, civitaneco kaj konfederaciismo

Se ekzistas kultura komunaĵo subtenota ĝi devus disvolvi siajn proprajn transnaciajn strukturojn, sed ŝajnas saĝe ke la administrado de tio kio estas loka decidiĝu far censo bazita ekskluzive sur la najbareco.

La difino de la elektantaro – tiuj kiuj estas voĉrajtaj – aperas kiel centro de la politika debato en ĉiufoje pli da lokoj.

La lokaj balotoj en granda parto de la iber-duoninsula Nordo, kie estis forta elmigrado komence de la XX-a jarcento, estas deciditaj de la «elmigra baloto», tio estas, de la nepoj de tiuj kiuj elmigris… kaj kiuj apenaŭ konservas «kulturan» rilaton kun la origino de siaj avoj. Daŭre en la ibera duoninsulo, la PP, konservativa partio en la registaro de Hispanio, ĵus proponis la redifinon de la vaska elektantaro kun la celo inkludi en ĝin ĉirkaŭ 300.000 personojn kiuj estus forlasinta Eŭskion dum la viglaj jaroj de la perforto. Tiuj ĉi konversacioj rememorigas la israelajn debatojn inter la defendantoj de etna ŝtato kiel la nuna -kiu donas civitanecon al ĉiu ajn etna judo de la mondo – kaj la defendantoj de la reformo al naci-ŝtato.

La fenomeno estas interesa. Unuflanke la ŝtatoj en dekadenco tendencas prioritati la principon de nacieco super la principo de civitaneco, liberigante sin de la kontrakta ideo kiu subtenas la duan favore al la identeca aserto kiu difinas la unuan. Sed aliflanke, la difino mem de la imagita nacia komunumo, bazita sur la originoj diskutas la eblecon mem de la nacia karaktero de la ŝtato pro la kreskanta transnaciiĝo de la lingvaj kaj kulturaj grupoj: kiom ajn nacia trovas sin la administra aparato, ili nek estas ĉiuj kiuj ĉeestas nek ĉeestas ĉiuj kiuj estas.

La aŭtoritata naciisma rimedo preskribas homogenigon kaj ksenofobion internen kaj la ekspansiismon de la censo eksteren. Tio estas, parton de la najbaroj oni ne volas voĉrajtigi kaj tamen oni voĉrajtigas personojn kiuj neniam loĝis en la loko. La neevitebla rezulto estas ke multaj en Galegio, Asturio aŭ Israelo ne komprenas kial la urbestro de ilia urbo fine estas decidata de grupo da personoj kiujn ili vidis nur dufoje dum ferioj, parenteze, ĝenerale pagataj per mono teorie didiĉita al la evoluhelpo.

La ideo de la asimetria konfederaciismo prezentiĝas ĉi tie kiel io saĝa kaj aplikebla mallonga-tempe sen grandaj dramoj. La ideo estas ke se ekzistas kultura komunaĵo subtenota ĝi devus disvolvi siajn proprajn transnaciajn strukturojn. Tiuj ĉi estus iom malsamaj W3C aŭ la Mozilla Foundation: ties membroj havus ioman kulturan aŭtonomecon agnoskatan tutmonde por difini iliajn proprajn lingvajn kaj kulturajn politikojn inter ties membroj, inter kiuj ili povus disvolvi ankaŭ proprajn ekonomiajn solidarec- kaj koherpolitikojn. Sed la administrado de tio kio estas loka decidiĝus far censo bazita ekskluzive sur najbareco, konsiderante nur la principon de civitaneco.

Nuntempe kelkaj ŝtatoj kiel la aŭstria kaj la hispana, inkluzivas en la impostoformularojn kampon kiu ebligas al impostopagantoj dediĉi procentaĵon el kion ili pagas al la religia konfesio kiun ili sekvas aŭ al «aliaj celoj de socia intereso» difinota de la ŝtato mem.

Mi imagas tre similan manieron inkluzivi la transnacian dimension en konfederacian sistemon kun loka fiska suvereneco kiel la svisa: voĉdonas ĉiuloke ĉiuj najbaroj sed kiam la najbaroj iras pagi siajn impostojn, ili povas elekti ke parto destiniĝu al transnacia organizaĵo kiu lin reprezentas en la identeco, al kiu li aliĝas, ĉu kultura bazita sur komunaĵo identigita per «origino» (ĝibraltara, brazila, vaska aŭ juda ekzemple) ĉu sinteza (Las Indias, la muridíes, la Esperanta Civito, ktp.)

Substrekindas ke ĉio ĉi estas aplikebla nur se ekzistas kantona fiska suvereneco kiu, parenteze kaj ne hazarde, estas la bazo de la rekta demokratio… io kion ofte forgesas la ĉiutage pli agresaj defendantoj de ununura elekto-distrikto por la grandaj naci-ŝtatoj.

«Transnaciiĝo, nacieco, civitaneco kaj konfederaciismo» recibió 0 desde que se publicó el martes 5 de junio de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por David de Ugarte.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.