ondego da pozitivaj kaj entuziasmaj, dankaj kaj gratulaj pepaĵoj. Nun ni ĝojas vidi la ekaperon de la unuaj afiŝoj reage al la prelego." /> ondego da pozitivaj kaj entuziasmaj, dankaj kaj gratulaj pepaĵoj. Nun ni ĝojas vidi la ekaperon de la unuaj afiŝoj reage al la prelego." /> ondego da pozitivaj kaj entuziasmaj, dankaj kaj gratulaj pepaĵoj. Nun ni ĝojas vidi la ekaperon de la unuaj afiŝoj reage al la prelego.">

LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Unuaj afiŝoj reage al unua TEDx-prelego en Esperanto

La varmega akcepto de la unua TEDx-prelego fare de la ĉeestantoj, en la ĉi-jara TEDxMadrid, daŭris per ondego da pozitivaj kaj entuziasmaj, dankaj kaj gratulaj pepaĵoj. Nun ni ĝojas vidi la ekaperon de la unuaj afiŝoj reage al la prelego.

La varmega akcepto de la unua TEDx-prelego en Esperanto fare de la ĉeestantoj, en la ĉi-jara TEDxMadrid, daŭris per ondego da pozitivaj kaj entuziasmaj, dankaj kaj gratulaj pepaĵoj. Nun ni ĝojas vidi la ekaperon de la unuaj afiŝoj reage al la prelego.

Unu el ili aperis en blogo kies nomo estas Kunkonsumo (Consumo Colaborativo hispane). Al ili ni ŝuldas unu el plej grandaj listoj pri projektoj rilataj al la mondo de la libera programaro, la kunkonsumo, kunlaboro kaj kundivido. Jen kiel ili resume prezentis kaj titolis la prelegon.

«Esperanto kiel lingva linukso»

Ĝi estis la unua TED-prelego el la historio farita en Esperanto kaj ĝi atingis emociigi la ĉeestantojn kiuj premiis al David per unu el plej grandaj aplaŭdoj de la tago. David klarigis al ni ke la lingvo estas la programaro kiun ni uzas por paroli kaj debati, tial Esperanto reprezentas la opcion plej malferman kaj egalecan kiu ekzistas. Kiel en la okazo de Linukso la afero plej grava ne estas transpreni merkatkvoton disde Windows aŭ Mac OS X, sed la fakto uzi ilon kiu funkcias bone kaj faras nin liberaj…

Plia afiŝo, kun la tuta teksto de la prelego, estis publikigita en reta versio – la afiŝo artikolforme ankaŭ aperos en la venontnumera papera eldono – de YOROKOBU, la ĉefa revuo pri tendencoj en la ibera duoninsulo. Jen kiel ili enkondukas la tekston de la prelego.

Ĉu estas Esperanto la lingvo de la estonteco?

David de Ugarte sursceniĝis. La ekonomiisto kaj teĥnologiisto komencis prononci vortojn kiujn neniu komprenis. Ili aperadis, skribitaj sur ekrano malantaŭ li, dum li ilin prononcis. Sube estis tiuj vortoj mem tradukitaj al la Hispana. Ĉu la Finna? ĉu hobita lingvo? ĉu lingvo fasonita de la indjanoj? Ne. Ĝi estis lingvo kiu intencas egaligi ĉiujn kaj al kiu, laŭ la fondinto de la Sociedad Cooperativa de las Indias Electrónicas, oni povas “peti la samon kion ni petas de la programaro: funkcii bone kaj esti libera, sed ankaŭ ke ĝi permesu al ni estis ĉiuj samtavole, kaj aparte, ke ĝi permesu al ni esti kaj kunlabori kiel samtavolanoj.

Dume ni daŭre atendas la publikigon de la prilaborita videaĵo de la prelego por entrepreni, kune kun vi, la laboron por profiti la diskonig-ŝancon kiu malfermiĝas post la prelego.

«Unuaj afiŝoj reage al unua TEDx-prelego en Esperanto» recibió 0 desde que se publicó el martes 18 de septiembre de 2012 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por las Indias.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.