LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Utiligado super varbado

La 15-an de decembo mi publikigis mian decidon peti la esperantan civitanecon antaŭ la Esperanta Civito tra la Esperanta Amikaro(Establo aliĝinta al la pakto por la Esperanta Civito), tiam la Esperanta Amikaro devis sendi leteron al la Esperanta Civito por efektivi mian peton sed ŝajne pro diversaj kialoj tiu letersendo ne okazis, kaj hodiaŭ 16-a de januaro mi publikigas mian decidon nuligi mian civitaniĝopeton. jen mi publikigas la leterojn kiujn mi sendis la 15-an kaj hodiaŭ al la Esperanta Amikaro.

Saluton Responsuloj de la Esperanta Amikaro,

Antaŭ ĉio akceptu miajn gratulojn pro viaj laboroj favore al la divastigo de la lingvo Esperanto.

Leginte viajn celojn mi estas plene konvinkita pri la taŭgeco de la Esperanta Amikaro kaj konsekvence mi volas aliĝi al la Esperanta Amikaro.

Mi estas 25-jaraĝa junulo nun loĝanta en Venezuelo, mi eklernis Esperanton en septembro de la jaro 2003 kaj post 6 monatoj jam mi partoprenis en kelkaj renkontiĝoj en kelkaj eŭropaj urboj(lisbono kaj Bilbao) en kiuj mi ĝuis miajn unuajn kontaktojn kun ekterlandanoj dank’ al Esperanto, tiuj renkontiĝoj helpis min plibonigi mian esperanton kaj konscii pri ĝia utilo.

De mia eklerno jam pasis 6 jaroj en kiuj mi ĝuadis la lingvon kaj en kiuj mi eksentis apartenon al komunumo tutmonda kiu kundividas esperanton, tial mi nun volas peti per vi(Esperanta Amikaro) la esperantan civitanecon antaŭ la Esperanta civito. Tiucele sube mi sciigos al vi miajn personajn datenojn cele al mia enregistrado kiel Esperanta Civitano.

Amike,
Manuel Ortega.

Saluton Johano,

Mi volas demandi vin ĉu vi jam sendis la leteron al la Esperanta Civito, ĉar mi volas nuligi mian peton, mi lastatempe detale esploris la aferon kaj decidis nuligi mian peton, sekve mi petas vin efektivigi mian decidon.

mi daŭre sekvos la evoluon de la Esperanta Civito, kies kiuo forte tuŝis min sed ĝiaj strukturoj tiom similaj al tiuj de ŝtatoj/nacioj igis min nuligi mian civitaniĝopeton.

mi dankas vin pro viaj elpaŝoj.

Amike,
Manuel Ortega.

En la dua letero legeblas kio proksimigis min al la Esperanta Civito: Utiligado super varbado, kaj ankaŭ legeblas kio igis min nuligi mian civitaniĝopeton.

«Utiligado super varbado» recibió 0 desde que se publicó el sábado 16 de enero de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.