LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Utopio: ĉu faldfolio aŭ konstrumotoro?

Ĉu la koncepto utopio estas universalisma en si mem? Ĉu ĝi estas faldfolio aŭ konstrumotoro?

Tomás Moro en samnoma verkaĵo nomis utopio insulon, peditan meze de la oceano, kies loĝantoj atingis la perfektan ŝtaton: Ŝtato karakterizita de paca kunvivado, morala kaj fizika bonstato de ties loĝantoj kaj komuna ĝuado de la havaĵoj. En la vortaroj oni difinas ĝin kiel fikcion kiu prezentas idealan socion, frape kontrastan al la siatempa. La esprimoj pekfekta ŝtato kaj ideala socio tuj igas min pensi pri universalismo kaj respondi jese al la unua ĉi-supra demando.

Do, ni povas diri ke utopio estas la surscenigo de la universala ideala rigardo de imagita subjekto far universalistoj, tio estas, la faldfolio per kiu ili propragandas kaj prezentas sian perfektan socion.

Ĉi-kaze ĝi klare estas ligita al la agmaniero kadre de la puzlomondo kaj La klopodoj afektivigi ĝin postulas la forigon de ĉiu ajn alia projekto. Sekve, ĝi estas totalisma.

Sed kio okazas se oni forigas la esprimojn perfekta ŝtato kaj ideala socio. Tio, kio restas, estas simple ies dezirŝarĝita priskribo de plej diversaj vivaspektoj.

Farinte tion prezentiĝas du eblaj agmanieroj, la unua estas ŝargi tiun priskribon je universalismo kaj fari ĝin la perfekta aŭ ideala io. En kies kazo ni revenas al totalismo. La dua eblo estas preni ĝin kiel konstrumotoron, procezo en kiu la utopio mortas kune kun la postulo forigi ĉiujn aliajn projektojn (totalismo).

Ĉi-kuntekste kaj responde al komento de Michel estas klare ke laŭ universalistoj kaj kradre de la puzlomondo kooperativismo kaj kio ajn estas utopio (faldfolio), kiu utilas al ili en la uzado de la strukturoj de mondo de la nacioj por trudi ĝin kaj forigi ĉiujn aliajn.

Tute male en la rigardo de la reala komunumo, kun logiko de la mondo de la distribuitaj retoj, kooperativismo povas fariĝi kaj konstrumotoro kaj ĉiutagaĵo ĉar la celo estas konstrui sian propran utopion (priskribo), procezo en kiu utopio mortas kune kun la postulo forigi ĉiujn aliajn projektojn (totalismo).

Kaze de la Indioj, kooperativismo prezentiĝis kiel unu el la manieroj efektivigi ekonomian demokration, en la serĉado de maniero trakti malabundon.

La universalisma agmaniero kondukas al mondo de konstanta batalo inter utopioj. Preni utopiojn (priskriboj) kiel konstrumotorojn prezentas mondon de utopioj konstante dronantaj en realon: mondo kun milmilo da alternativaj mondoj.

«Utopio: ĉu faldfolio aŭ konstrumotoro?» recibió 0 desde que se publicó el Miércoles 29 de Septiembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.