LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Via mond’ estas kaĝo

Viktoro faris tre interesan komenton, kiu atentigas kaj pripensigas pri tre tiklaj punktoj. Tial mi preferas respondi al li per nova afiŝo. La spirito de la respondo rememorigis al mi tiun grandiozan kanton de Team: Volas Ni. Fine de tiu ĉi afiŝo mi metis la YouTube-filmeton de tiu ĉi kanto. Nepre aŭkultu kaj ĝuu la muzikon ;-).

Jen sube eltiraĵoj el la komento de Viktoro kaj miaj respondoj:

Esti en interreto ja estas kaptilo, ŝajnas al mi.

Tute male, la naskiĝo de la Interreto kaj la personaj komputiloj estigis mondon al kiu eblis eskapi de la tradiciaj centralizitaj kaj malcentralizitaj strukturoj. La Interreto, kia ni ĝin konas, estas liberiga. Ĝuste la kaptiloj pri kiuj mi parolas estas tiuj TTT-iloj kiuj reproduktas la strukturojn de la malnova mondo.

miajn verajn datumojn (eĉ ili —aŭ ĝi— ne konas mian veran nomon), nur konas la retadreson, kiun mi donis al ili (kiu povas esti tute “momenta”

Ja la afero ne estas ĉu la datumoj estas veraj aŭ ne veraj sed kie ili estas kaj kiu ilin regas..jen vi men respondas:

Kompreneble ipernity regas miajn paĝojn kaj povas malfermi ilin se mi agas kontraŭ iliaj normoj (sed tio estas memkomprenebla, mi senpage estas siahejme)

Kaj fine centraliziteco kaj kontroleblo ne temas pri la ekzisto de la datenoj kaj la deziro de la retpiratoj havi ilin. Ja ili deziras ilin sed serĉi en la distribuitaj blogsfero kaj la Interreto similas al harponi na Moby Dick dum fortegaj ventoj en furioza maro kaj eligi informon el twitter, facebook, Ipernity (centralizitaj servoj) estas kiel fiŝkapti per reto en fiŝ-bredejo.

ĉe ipernity mi sentas min mem pli akompanita por multaj esperantistoj, kiujn mi ne konus se mi flugus miaflanke.

Ja mi komprenas vian deziron interagi kun aliaj sed ekzistas aliaj manieroj kaj iloj, kiuj ne senigas vin je via libereco, kiuj ne enkaĝigas nin ;-).

Sed via mond’ estas kaĝo
Kie fermitas ni kiel best’

«Via mond’ estas kaĝo» recibió 0 desde que se publicó el sábado 4 de diciembre de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.

Grupo de Cooperativas de las Indias.
Visita el blog de las Indias. Sabemos que últimamente no publicamos demasiado pero seguimos alojando a la red de blogs y a otros blogs e iniciativas de amigos de nuestras cooperativas.