LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Vilaĝoj de riĉeco

Vilaĝoj montriĝas potencaj motoroj por la kreo de riĉeco kaj batalo kontraŭ la krizo.

Vilaĝoj montriĝas potencaj motoroj por la kreo de riĉeco kaj batalo kontraŭ la krizo.

La ideo ke agoj kaj entreprenoj kun granda aldonvaloro estas rezervitaj al urboj, kie regas multnaciaj firmaoj kaj bankoj, kaj ke vilaĝoj devus rezigni vivi el la terkulturo, estas trompa kaj montriĝas ĉiufoje pli kaj pli misgvida. Pli profunda esploro malkovras antaŭ ni vilaĝojn de riĉeco.

Dum por granda urbo la naskiĝo aŭ alveno de entreprenoj de 100 laboristoj havas preskaŭ nulan sekvon sur la riĉeco kaj dungiteco, en vilaĝoj de 2.000 aŭ 3.000 loĝantoj, du aŭ tri malgrandaj entreprenoj povas ekbruligi riĉigan fajron ĉirkaŭ kiu kreiĝas aliaj malgrandaj komercaj kaj helpaj entreprenoj. Modelo sekvinda por najbaraj vilaĝoj.

Tiaj estas la kazoj de la vilaĝoj Arrúbal [arubal] kaj Antas [antas], la unua troviĝanta en la provinco de Almerio kaj dua en la aŭtonoma komunumo Rioĥo, ambaŭ du en Hispanio.

Entrepreno preskaŭ pli granda ol la vilaĝo (Arrúbal, Rioĥo)

Spite loĝantaron de 470 homoj, tiu ĉi municipo elstaras en entreprena aktiveco. En ĝia industria parko kuniĝas dekoj da entreprenoj, inter kiuj, elstaras la entrepreno Arluy [arluj], fabriko de biskvitoj kaj ĉokoladoj. Arluy spertis fortan kreskon dank’ al kio translokiĝis al la vilaĝo multaj laboristoj el aliaj regionoj kaj komerca kaj hotela sektoroj ĝuis grandan impulson.

Arluy fakturas 40 milionojn da eŭroj kaj havas 200 dungitojn. La entrepreno ankaŭ multe investis en la vilaĝo. Antaŭ kvar jaroj ĝi aĉetis fabrikon kun la celo duobligi la produktadon, investo de 10 milionoj da eŭroj.

La municipo de Hispanio kun plej multaj entreprenoj (Antas, Almerio)

La 400 entreprenoj registritaj en Antas estas rekorda nombro en Hispanio por la municipa kategorio. La loĝantaro de Antas inter 1996 kaj 2014 kreskis, je 19%, de 2.659 al 3.161 homoj. Kiu estas la ŝlosilo? Egale ol en aliaj vilaĝoj de la provinco: abundo de transportaj komercaj kaj produktaj entreprenoj de fruktoj kaj legomoj kiuj laboras por tuta Eŭropo. Krome, fabriko de trotuar-randoj, distribuanto de kosmetikaĵoj, entrepreno de inĝenieroj pri ventoturbinoj kaj ŝip-konstruejo.

«Vilaĝoj de riĉeco» recibió 1 desde que se publicó el miércoles 27 de julio de 2016 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Europano.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.