LasIndias.blog

Conquistar el trabajo es reconquistar la vida

Grupo de Cooperativas de las Indias

videoblog

libros

Vizoj, libero je forlaso, transnaciaj pasportoj

En ĵusa blogaĵo В. Иванов rakontas pri kiel la viza sistemo abomenas, kio tute ne surprizas min ĉar jam kelkfoje mi travivis la barojn kiujn la ŝtatoj starigas al eliro kaj eniro el/al la ŝtata teritorio. Fakte mi jam blogis pri tio hispanlingve dirante ke la novaj teknologioj kaj teknologiaj progresoj “glatigis” la mondon, t.e., faciligis moviĝi tra la mondo, tamen leviĝas altaj burokrataj muroj laŭ la principo de nacieco kiuj estas eĉ pli malfacile transpaseblaj ol la fizikaj muroj. Ĉio ĉi pensigas min unue pri la libero je forlaso, kaj due pri transnaciaj pasportoj, kio venigas nin al mondo kie transnaciaj komunumoj kun libero je forlaso disponigas transnaciajn pasportojn.

Libero je forlaso

Kiel rakontas David de Ugarte la libero je forlaso ne temas nur pri tio ke la personoj ne estos devigataj -neleĝe- fari tion kion ili ne volas fari sed temas pri io pli profunda: libero je segregacio. Ne temas pri tio ke la ŝtato aŭ la retoj ne povu difini pozitivajn normojn kiuj devigu al ni, ekzemple, pagi impostojn, plenumi kvoton, iri al la milito aŭ ĉeesti minimumon da asociaj kunvenoj aŭ religiaj ceremonioj. Temas pri tio ke en iu ajn momento ni povu efektivigi nian rajton forlasi la politikan spacon kies normojn ni trovas neakcepteblaj. Mallonge, temas pri tio ke ni estu liberaj forviŝi nian subskribon piede de la socia kontrakto de iu aŭ alia politika komunumo(ĉu temas pri nia eklezio, nia politika partio, nia reto da amikoj, aŭ la ŝtato kiu konsideras nin siaj civitanoj).

Tial tiuj tiranismoj komencas ĉiam estigante barojn al la eliro el la ŝtata teritorio, kontrolante la pasportojn, malebligante ke la homoj, portu kun si siajn gefilojn, eligu sian monon el la lando kiam ili vojaĝas aŭ simple ke ili povu reveni, se ili ŝanĝas sian loĝlandon.

Tial la limigaj vizopolitikoj, flughavenaj kontroloj, ktp. plifortigas ne nur la aŭtoritatajn tendencojn en la devenlandoj de tiuj kiuj suferas en flughavenoj, sed ankaŭ la disciplin-trudajn kaj kontraŭdemokratiajn tendencoj en la korpo mem de la ŝtato kiu instigas ilin.

tial la ideo de sola tutmonda politika korpo, de Ŝtatoj Unuiĝintaj de la tero, estas profunde totalisma, sendepende de kiom demokratiaj ili sin ŝajnigas,  mondo sub sola leĝo, sub sola registaro, sen eblo de ekzilo, rifuĝejo aŭ fuĝo estas timinda mondo, frandaĵo por la ŝtata arbitreco kiu ĝustadifine troviĝus libera je kritiko, ekstera apozicio aŭ sendependa juĝo.

La unua libero estas la libero je segregacio, je forlaso de la politika komunumo al kiu ni alvenas pro la hazardoj de la naskiĝo aŭ pro elekto.

jen ni vidas kiel la vizoj estas iloj en la malebligado de nia libero je forlaso, tutcerte la ŝtatoj bonvole nenion ŝanĝos tiurilate sed en nia tutmondiĝinta mondo kie la ŝtataj landlimoj fariĝas fremdaj al ni, kie la ŝtato fariĝas granda sed samtempe malgranda, kie la Interreto estas nesto de transnaciaj konversaciaj komunumoj, kie aperas novaj fenomenoj kiuj ne estas internaciaj sed transnaciaj, ni vidas la aperon de novaj ebloj surbaze de transnaciaj subjektoj, nome la transnaciaj pasportoj.

Transnaciaj pasportoj

La transnaciaj pasportoj ekzistas kaj uziĝas ĉiutage. La ŝtatoj nek estas nek estis la solaj subjektoj de Internacia Juro…Fakte la transnaciaj subjektoj ŝajne estas diskrete sugestataj en la migraj reformoj de kelkaj landoj.,

Kiel unuaj du formoj de transnacieco ni povas paroli pri la Apostola Seĝo kiu tenus sian statuson, siajn pasportojn kaj siajn diplomatiajn reprezentantojn eĉ se la Vatikana Ŝtato malaperus kaj ties teritorio pasus al itala aŭ internacia suvereneco ĉar dum la Vatikano estas ŝtato, la Apostola Seĝo estas transnacia organizaĵo agnoskita kiel subjekto de Internacia Juro. Fakte ne la sola. La Malta Ordeno ĝuas similan statuson kaj ties pasporto estas agnoskataj kaj malfermas landlimojn al siajn portantoj- sen neceso de vizo- en la tuta mondo.

Pli aktuale en la korporacia mondo ni vidas kiel Usonoj kaj kelkaj landoj de la Eŭropa Unio diskrete tendencas agnoski kelkajn formojn de transnacieco. Tiu ĉi tendenco vidiĝas en la malfermo de specialaj proceduroj por la dono de vizoj al kelkaj grandaj transnaciaj entreprenoj. Ni troviĝas ankoraŭ for de transnacia pasporto sed oni jam forlasis la logikon de la sola kaj egela proceduro por ĉiuj petantoj de vizoj.

Viza sistemo apartenas al internacia mondo kaj ties landlimoj, transnacieco apartenas al distribuita mondo – ido la interreto kaj de la tutmondiĝo.

Legi plu hispanlingve en:

Libertad para Separse

¿Pasaportes Transnacionales?

«Vizoj, libero je forlaso, transnaciaj pasportoj» recibió 0 desde que se publicó el Sábado 8 de Mayo de 2010 . Si te ha gustado este post quizá te gusten otros posts escritos por Manuel Ortega.

Deja un comentario

Si no tienes todavía usuario puedes crear uno, que te servirá para comentar en todos los blogs de la red indiana en la
página de registro de Matríz.